La sesa kongreso en Afriko

Afriko

La 24-31an de decembro okazis la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en la tanzania urbo Bunda kun 102 aliĝintoj kaj 74 partoprenintoj el 14 landoj. Krom ok afrikaj landoj estis reprezentitaj Brazilo, Francio, Hungario, Islando, Japanio kaj Koreio.

La du unuaj tagoj estis dediĉitaj por la AMO-seminario kun 40 partoprenantoj. Ili sub la gvido de Stefan MacGill lertiĝis pri la rolo de la verboj en nia lingvo, sub Jérémie Sabiyumva pri la stato kaj planoj de la junulara agado en Afriko, sub Adjé Adjévi pri la agadoj kaj komisiono de UEA en Afriko. Estis ankaŭ sesio pri organizado kaj mastrumado de kluboj sub la gvido de ambaŭ lastaj personoj. Ĉiu sesio kunigis en diskutgrupoj la seminarianojn, kiuj verkis kaj realigis simplajn rolludojn, kiuj donis al ili la eblon ekuzi la lingvon en viv-similaj cirkonstancoj, analizi problemojn de regionaj agadoj kaj proponi solvojn.

La honora gasto en la solena malfermo estis la Distrikta Komisiito de Bunda Lydia Simeon Bupilipili. Ŝi faris paroladon en la svahila kun traduko al Esperanto. Aliaj paroladoj venis de la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA Adjé Adjévi, de la prezidanto de la KOK Mramba Simba, de la prezidanto de la Azia Komisiono prof. So Jinsu kaj de la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill.

Oni povis spekti futbalan matĉon, kiu logis la atenton de multaj enloĝantoj de Bunda pri Esperanto, ĉar pli ol unu el ili kriis “Saluton!”, “Esperanto!” La Esperanta teamo en verd-blankaj uniformoj ludis kontraŭ la loka teamo “Bunda Veteranoj”. La verda teamo, malgraŭ la impresa komenco, malgajnis la matĉon 2 kontraŭ 6. Tamen ĉio finiĝis en bona etoso. La publiko daŭre aŭdis la vorton “Esperanto”, ĉar la matĉo, same kiel la kongresa malfermo, estis rekte elsendataj en la svahila kaj Esperanto de la loka radio-stacio Mazingira FM, kiu kovras ĝis 100 km ronde.

Okazis ankaŭ ekzamenoj de UEA/ILEI. En la unua nivelo ok el la dek du provantoj sukcesis, en la dua nivelo ĉiuj ok provantoj atingis sukceson kun altaj poentoj.

Disvolviĝis tra la kongresa semajno multaj aliaj programeroj i. a. aŭkcio kaj kvizo, per kiu kolektiĝis 40 usonaj dolaroj por la Afrika Agado de UEA, diversaj prelegoj kaj prezentoj, kursoj de la svahila, ekskursoj. Estis sukcese kreita agrabla kadro, en kiu ĉiuj partoprenantoj povis havi la eblon partopreni kaj kontribui. En la fermo la kongresanoj aŭskultis kaj aprobis la kongresajn raporton kaj rezolucion.

Estis bonegaj impresoj pri Bunda kaj Tanzanio, kreiĝis novaj amikaj ligoj inter kongresanoj. Kelkaj el ili eĉ poste restis por daŭrigi dum kelkaj tagoj la postkongreson ĉu al la vilaĝo Marembeka, ĉu al la lago Viktorio aŭ por viziti la membrojn de la Bunda Esperanto-Rondo, al kiu la Afrika Komisiono transdonis lerno-materialojn nome de la Islanda Esperanto-Asocio, Gábor Márkus, Stefan MacGill kaj de UEA.

Laŭ la statistikoj de la ĝisnunaj Afrikaj Kongresoj, la nombro de la partoprenintaj landoj kaj la nombro de la programeroj estis la plej altaj ĝis nun. Temas pri granda paŝo antaŭen por Afriko, ĉar ni pruvis nin vere kapablaj organizi nian kontinentan kongreson pli regule. La ĉeesto de la Distrikta Komisiito estis atuto por Esperanto, kaj ni forte esperas, ke tio estos utiligita por plifortigi la movadon en Tanzanio.

Estos ĝoje por ni denove revidi ĉiujn partoprenintojn de la 6a AKE, havi novajn partoprenantojn kaj donacantojn post tri jaroj kadre de la 7a kongreso en la jaro 2019. Sed antaŭe ni dankas ĉiujn partoprenintojn kaj esprimas grandan dankon al ĉiuj, kies klopodoj sukcesigis la realigon de tiu kongreso. Ne eblas citi ĉiujn nomojn, sed multan dankon al UEA, TEJO, Bakker-ten Hagen A.J, Esperanto-kulturo kaj Progreso, UFE, Jeanne-Marie Cash, So Gilsu, Epo Coppens, Tahira Masako, Gábor Márkus, Jérémie Sabiyumva, Arnaldo Rebelato, Jon Eliasson. Dankon ankaŭ al ĉiuj afrikaj samideanoj, kiuj venis de diversaj afrikaj landoj.

Adjé Adjévi

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/01/afriko-2

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi