Serĉata: nova redaktoro de “Esperanto”

Revuo EsperantoLa nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare.

Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2017. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de marto en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro same kiel por rapida kaj fidinda komunikado kun kunlaborantoj, kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@co.uea.org) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

— sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
— vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
— mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano, kaj pri la movada rolo de la revuo en la interreta epoko;
— nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
— laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la Centran Oficejon ĝis la 15a de januaro 2017 – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №658.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi