MER: Nova tradicio en Moskvo

Moskvo

La 11an de decembro okazis la sepa Moskva Esperanto-renkontiĝo. Tiuj renkontiĝoj en la hejmo de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova jam iĝis tradicio, ĉi-jare okazis tri tiaj MERoj, plus septembra tritaga eksterurba MER-6.

Spertuloj ĝuas la etoson, kian ni ne havis dum multaj jaroj; komencantoj (studentoj kaj kursfinintoj de Esperanto-studprogramoj de la Ruslanda Universitato de Interpopola Amikeco) rapide adaptiĝas kaj akiras unikan senton de Esperantista medio. La sola uzata lingvo, nature, estas nur Esperanto.

En la sepa MER partoprenis dudeko da personoj – ĝi estis la plej amasa el ĝisnunaj unutagaj renkontiĝoj. Krom ruslandanoj ĉeestis gastoj el Britio/Honkongo kaj Ukrainio.

La programo daŭris ĉirkaŭ dek horojn kaj enhavis prelegojn (pri vintraj festoj, pri uzado de Esperanto en interreto, pri diversa kompreno de Esperanto-vortoj flanke de neesperantistoj, pri la vivo kaj verkoj de Ivan Ŝirjaev), poem-deklamadon, komunan kantadon.

Valentin Melnikov

Foto: Anna Striganova

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/ruslando-5

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi