RET-2017

RETRusia Esperantista Unio invitas partopreni Rusiajn Esperanto-Tagojn (RET-2017), dediĉitajn al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjaev, esperantisto, verkisto, pastro.

Datoj: 02–09 aŭgusto 2017.

Temo: “Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto”.

Celoj kaj taskoj: studi problemojn de rusia Esperanto-movado, interŝanĝi sperton de Esperanto-laboro, konatiĝi kun lokoj de agado de I. Ŝirjaev, disvastigi Esperanton en Jaroslavla gubernio, perfektiĝi en la lingvo, konatiĝi kun foraj lokoj de Rusio, plenriĉe ripozi.

Loko: ripozejo “Ĉudnoj Dvor” (“Strangula Korto”), kiu situas ĉerande de la urbeto Poŝeĥonjo (Пошехонье) en Jaroslavla gubernio, surborde de Ribinskoje akvorezervejo. La urbeto havas 5.000 loĝantojn kaj famas per sia antikva historio, kvin riveroj kaj sep pontoj. Poŝeĥonjo troviĝas je 150 km de u. Jaroslavlo kaj estas ĉirkaŭita per densegaj naturaj arbaroj. La partoprenontoj loĝos en la hotelo kaj lignaj domoj de la bazejo. La teritorio aspektas ĉarme kaj tre hejmece, sur ĝi troviĝas duetaĝa restoracio, du rusaj vaporbanejoj, sportejo, plaĝo, laŭboj, saŭno, biliardejo, luejo por bicikloj. Multaj figuretoj el konataj rusaj fabeloj ornamas la bazejon. Eblos veturi per boatoj, riveraj ŝipetoj, fiŝkapti, organizi lignofajrojn, ktp.

Provizora programo: REU-Konferenco, lingvaj kursoj, Somera Universitato, kvizoj, ludoj, vesperaj koncertoj, “Unuaj Lego-Tagoj omaĝe al Ivan Ŝirjaev” kun vizito de la vilaĝo, kie li diservis, ekskursoj al urboj Tutaev kaj Ribinsk.

PostRETa programo: dutaga restado en u. Jaroslavlo kaj vizito al u. Kostroma.

Partopreno: ni invitas ĉiujn esperantistojn de nia vasta Rusio, ankaŭ bonvenas eksterrusiaj gastoj. Ĉiu dezironto ricevos invitleteron de REU por vizo-obteno.

Loĝado: En 2-3-4-5–litaj ĉambroj kun duŝoj kaj necesejoj. Ekstremokaze, eblos tendumi.

Manĝado: organizite en la bazeja restoracio 3-foje tage.

Aliĝkotizo:
Ĝis 31.01.2017
1200 rubloj por membroj de REU
1500 rubloj por nemembroj de REU
25 eŭroj por eksterrusianoj
Infanoj kaj lernejanoj kotizon ne pagos.
Ekde 01.02.2017 la kotizoj altiĝos je 100 rubloj kaj 5 eŭroj.

Aliĝilo: http://www.reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2017/

Detalajn informojn pri aliĝo, pago, programkontribuo, ktp bonvolu peti ĉe la kunordiganto de la OK Svetlana Smetanina: svsmetanina@yandex.ru.

Bonvenon al la pitoreskaj lokoj de nekonata Rusio!

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi