La kvina Lingva Festivalo en Velikij Novgorod

Novgorod

Velikij Novgorod: La Moskva teamo en la fermo
(Foto: Jekaterina Kolos)

La kvina Lingva Festivalo en la malnova rusa urbo Velikij Novgorod okazis la 27an de novembro, dimanĉe, en la Ruslanda universitato de kooperado. Ĝin organizis teamo de volontuloj, gvidata de Vasilij Ĥaritonov, kiu antaŭ kelkaj monatoj transloĝiĝis el Moskvo al Velikij Novgorod.

Vasilij estas arda ŝatanto de etaj etnaj lingvoj de Ruslando kaj de lingvaj festivaloj; la moskva LF-teamo donis al li la titolon “kompetenta aŭskultanto” kun la rajto partopreni elektojn de novaj prelegantoj, kaj li mem estas prezentanto de la jukagira lingvo. Li aperis en Velikij Novgorod ĝustatempe, kiam la antaŭa organizanto perdis la eblon kaj emon plu okupiĝi pri la lingvaj festivaloj. Por la kunagado Vasilij turnis sin ne tiom al la antaŭaj aktivuloj de la lokaj festivaloj, kiom al siaj propraj amikoj, konatoj kaj samideanoj. Tiel formiĝis nova teamo de kunorganizantoj: en Sankt-Peterburgo ĉirkaŭ Fjodor Alekseev, en Moskvo ĉirkaŭ Irina Gonĉarova.

En la unua preparperiodo la peterburganoj estis pli aktivaj en diskutoj de la festivalaj aferoj kaj aliĝoj al la programo. Moskvanoj, okupataj pri la moskva LF, ŝajnis tute indiferentaj, malgraŭ la alvokoj helpi al la novgorodaj kolegoj. La situacio draste ŝanĝiĝis post la Moskva Lingva Festivalo. Ĉiutage venis novaj sinproponoj de la moskvaj festivalanoj. Rezulte la moskvanoj formis pli grandan teamon, ol la peterburganoj, venis dekduope kaj okazigis 21 programerojn el entute 44.

La festivala programo konsistis el la malfermo kun parado de la prezentantoj, ses laboraj blokoj, kaj fermo kun enmanigo de diplomoj kaj koncerto. En la 50-minutaj blokoj estis lingvoprezentadoj kaj lingvistikaj prelegoj. Ĉiuj lingvoj estis prezentitaj unufoje, krom Esperanto, kiun prezentis mi kaj Peĉjo Fedosov – la mirinfano de la festivalo.

Novgorod

Peĉjo Fedosov kaj aŭskultintoj de lia prezentado de Esperanto

Mi certas, ke kelkaj homoj venis al lia Esperanto-prezentado kaj poste ekinteresiĝis pri la lingvo nur danke al la neordinareco de la 12-jaraĝa prezentanto, sed ne pro la lingvo mem. Cetere, la Esperanta prezentado de Peĉjo estis eĉ pli bona, ol antaŭ unu semajno en Moskvo. Unu el la problemoj de la Novgoroda Lingva Festivalo estas malmulteco de la publiko. Sur tiu fono la 12 vizitantoj ĉe Peĉjo en la unua bloko kaj ses vizitantoj ĉe mi en la lasta estas nemalbona rezulto. Antaŭ la malfermo mi, inter kelkaj aliaj festivalanoj, estis intervjuita por loka televido, kaj mi sukcesis paroli pri la rolo de Esperanto en la festivala movado.

Unu el la koncertaj programeroj (Foto: Jekaterina Kolos)

Entute la festivalo en Velikij Novgorod estis tre agrabla kaj, sendube, vizitinda: https://vk.com/lfestvnov. Gratulojn al Vasilij pro la sukceso kaj al la festivalo pro la kvina okaziĝo!

Irina Gonĉarova
direkoro de MLF
kuordiganto de MEA MASI
http://www.lingvafestivalo.info/

Legu ankaŭ:

Irina Gonĉarova: La 11a Moskva Lingva Festivalo, aŭ: kiel malbono venigis al plibono
Irina Gonĉarova: Esperanto-maratono en Kosmo
Irina Gonĉarova: La kvina Lingva Festivalo en Permo
Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga
Roman Mutin, Irina Gonĉarova: Lingva festivalo en Iĵevsko
MASI 20-jara. Bela juna aĝo! (Intervjuo kun Irina Gonĉarova)

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/ruslando-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi