Eŭgeno Miĥalski
* * *
Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj,
Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ –
Jen estas la tempo por belfantazio
De juna flamema, amanta poet’!
Kupolo ĉiela kun brila stelĥoro,
Rapida flugkuro de glitveturil’,
Subita konfeso pri sento de l’ koro
Sub lula kareso de la sonoril’!
Kaj ŝajna konfuzo de la junulino,
Persista konvinko kun kisakompan’,
Subita neĝfloka ŝutiĝ’ de sur pino,
Kaj ruza ridet’ de l’ okulo-cejan’!
Bruet’ veturila sur neĝo krakanta,
Kaj ronk’ de ĉevaloj, jam lacaj pro kur’ –
Jen estas inspiro por juna amanto
De liaj konfesoj, promesoj kaj ĵur’!