La Ondo fermis la jaron kaj la paperan epokon

La Ondo de EsperantoAntaŭ dudek tagoj, la 25an de novembro estis dissendita la lasta papera numero de La Ondo de Esperanto, per kiu la redakcio fermis la 2016an jaron. La ĉefpaĝo de ĉi tiu kajero, kiu pro 20-taga foresto de la redaktoro kaj eldonanto estas duobla (novembro-decembro), estas dediĉita al du elstaraj hungarinoj premiitaj ĉi-aŭtune: Katalin Kováts ricevis la FAME-premion, kaj Zsófia Kóródy iĝis laŭreato de la premio Ada Sikorska.

La movada sekcio Eventoj enhavas pli ol dudek artikolojn pri kongresoj, festivaloj kaj aliaj esperantistaj renkontiĝoj, interalie, pri la 8a Azia Kongreso de Esperanto en Ĉinio, pri la tradicia festivalo ARKONES en Poznano, pri la renkontiĝo de E-verkistoj kaj tradukistoj en Kroatio, pri la MontKabana Renkontiĝo en Italio kaj pri multaj aliaj. La legantoj povas ekscii pri kelkaj Esperanto-projektoj, realigitaj ĉi-aŭtune, ekzemple: novdezajnita retejo Esperanto.net, aĉeto de loĝejo por UEA-volontuloj en Roterdamo, sukcesa monkolekto por Amikumu k. a.

En Tribuno kvin legantoj de La Ondo esprimas siajn opiniojn pri ĝia transformiĝo al bitgazeto, kaj la argentina aktivulo Lucas Cerante rakontas pri la nova kurso de Esperanto por hispanlingvanoj en la populara lingvoinstrua retejo Duolingo. En la lingva sekcio la siberia akademiano Sergio Pokrovskij prezentas sian opinion pri la mita “Akademia decido de la 1921a jaro”, kiun pluraj esperantistoj interpretas kvazaŭ Akademian rekomendon por anstataŭigo de la litero “ĥ” per “k”, kio ne estas vera.

Halina Gorecka en la ciklo Urboj de Ruslando prezentas la kuracurbon Jessentuki kaj atentigas ne nur pri la historio kaj sanatorioj de ĉi tiu kaŭkaza kuracurbo, sed ankaŭ pri la loka ZEO – hotelo Espero, historie ligita kun la vilao Espero de la ruslanda Esperanto-pioniro kaj generalo Nikolaj Reŝetin.

Tradicie riĉa estas la kultura sekcio, kies amplekso – pli granda ol kutime – ebligis aperigi novan Esperanto-tradukon de La Korvo de Edgar Allan Poe; ĉi tiun poemon, kiun multaj taksas la plej bela poemo en la mondliteraturo, tradukis Alen Kris. Giorgio Silfer en sia artikolo rakontas pri kamiŝibajo, japana migranta paperteatra ĝenro, kaj pri tri siaj originalaj kamiŝibajoj en Esperanto. Wolfgang Kirschstein komentas la decidon de la Sveda Akademio, asigninta al la usona kantisto kaj poeto Bob Dylan ĉi-jaran nobelpremio pri literaturo. Halina Gorecka recenzas la rememor-libron de la mult-talenta ruslanda sciencisto David Armand, kiu estis ankaŭ entuziasma esperantisto. En la kultura sekcio estas ankaŭ artikoletoj pri kulturnovaĵoj en Esperantujo.

En la jarfina Ondo, kompreneble, enestas kalendaro de jubileoj, festoj kaj memordatoj por decembro, nekrologa rubriko, multaj unufrazaj movaderoj en la rubriko Koncize, pluraj fotoj, kaj la listo de perantoj, kiuj pretas akcepti abonkotizojn por la sekva jaro, kiam La Ondo estos eldonata nur kiel bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto en 2017 aperos ĉiumonate (krom aŭgusto) kun senpaga literatura suplemento jarfine. Ĝi estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia monpaga sistemo PayPal.

Ondo

Klaku la supran bildon por aboni per diversaj manieroj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi