Nova retejo de E@I pri la Manifesto de Prago

Okaze de la Zamenhof-festo E@I lanĉis novan retejon, kies ĉefa celo estas prezenti diverslingve la enhavon de la Manifesto de Prago en vigla, moderna maniero. La paĝon http://manifesto.ikso.net realigis itala volontulo Edoardo Nannotti, enkadre de sia EVS (Eŭropa Volontula Servo) en E@I.

Ĉi-jare la Manifesto iĝis 20-jara, sed nenion perdis pri sia valoro kaj mesaĝo. Kiel diras Peter Baláž, kunordiganto de E@I: “Manifesto de Prago estis por mi unu el unuaj dokumentoj, kiun mi pri Esperanto kaj ties movado legis. Laŭ mi ĝi tre trafe kaj samtempe skize prezentas ĉefan mesaĝon de la E-movado, parolas pri lingva demokratio, diverseco kaj homa emancipiĝo – temoj daŭre tre gravaj kaj aktualaj”.

Laŭ la manifesto mem, ĝi estas deklaro de “anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto” kaj direktiĝas “al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo”. Ĝi rekonfirmas la tradiciajn celojn de la Esperanto-movado kaj detaligas en sep principoj starpunktojn pri Esperanto.

La Manifesto prezentas do sep principojn, kiujn ĝi “konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo”. Ankaŭ per tio la Manifesto esprimas, ke ĝi celas alian lingvan ordon ol la nunan, nome la ĝeneralan enkondukon de Esperanto tradicie nomatan fina venko. Kiel aldonas Peter Baláž: “Ĉu jam iam la fina venko okazos aŭ ne, la Manifesto de Prago estas tre interesa kaj pensiga dokumento, kiu havas sian gravan lokon en la Esperanto-movado. Tial ankaŭ ekestis tiu ĉi retejo, kiu celas per atentokapta, alloga maniero prezenti ĝin diverslingve al la nuntempa publiko”.

Prepariĝas pliaj partoj por la retejo, plano estas ekzemple liveri la dokumenton kiel elŝuteblan afiŝon aŭ faldfolion en PDF por presado aŭ plia reta uzo.

Detaloj pri la Manifesto en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago

La teamo de E@I deziras al ĉiuj Feliĉan Zamenhof-tagon!

E@I

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/manifesto

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi