Tradiciaj Zamenhof-Tagoj en Kaŭno

Jegorovas

Kaŭno: Povilas Jegorovas raportas pri la agado de LEA en 2016
(Foto: Aleksejus Karpovas)

Daŭras la multjara tradicio de litoviaj esperantistoj meze de decembro organizi la Zamenhof-Tagojn kaj kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĉi-jare al Kaŭno por la du aranĝoj, okazintaj la 10-11an de decembro venis 129 esperantistoj el 15 urboj de Litovio kaj kvar gastoj el Latvio.

Komence de la 52-a kongreso de LEA ties prezidanto Povilas Jegorovas koncize raportis pri la agado de la asocio dum 2016 (BET-52, aliaj aranĝoj, instruado de Esperanto, informado pri Esperanto, internaciaj kontaktoj, eldona agado, kaj aliaj aferoj).

La ĉefa ĉi-jara laboro de la asocio estis okazigo de la tre sukcesaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj laŭ ĉiuj aspektoj esence elstariĝis el ĉiuj pli fruaj kvante kaj kvalite kun pli ol 300 esperantistoj el preskaŭ 30 landoj. Okaze de ĉi-jara BET ni publikigis serion da historiaj artikoloj kun fotoj pri ĉiuj antaŭaj litoviaj BET-oj en la retejo La Balta Ondo tiamaniere elstarigante ĝin ne nur kiel simplan aranĝon, sed ĉefe kiel tutan fenomenon de esperantista agado en Baltiaj landoj. Estus tre bone, se ankaŭ latvoj kaj estonoj farus la samon, kaj ni havus plenan bildon pri tiu unika fenomeno en Esperantujo. Ĝenerale, la informado pri BET-52 nacie kaj internacie antaŭ ĝi, dum ĝi kaj post ĝi estis vere eksterordinara. Estis publikigitaj pli ol 200 artikoloj en naciaj kaj Esperantlingvaj eldonaĵoj. Estis bonega kunlaboro kun ŝtataj instancoj de Litovio kaj kun urbaj instancoj de Birštonas. Al la programo elstare kontribuis multaj reprezentantoj de esperantista elito el diversaj landoj. Tio ĉio estis rezulto de preskaŭ trijara tre zorga laboro de litoviaj kaj alilandaj esperantistoj.

Okazis ankaŭ ĉiuj aliaj tradiciaj aranĝoj de litoviaj esperantistoj (ĵurnalista kaj katolika renkontiĝoj, “Rideto” en Šiauliai k. a.).

Instruado de Esperanto okazas en la universitato de Vilno (Gediminas Degėsys), universitato de Šiauliai (Zenonas Sabalys), gimnazio de Mažeikiai (Gražina Opulskienė), gimnazio de Darius kaj Girėnas en Kaŭno (Aida Čižikaitė) kaj aloloke.

Sufiĉe aktiva estis la informado pri Esperanto en litoviaj amaskomunikiloj – radioj, televidoj, retgazetoj, paperaj gazetoj k. a.

Bone evoluas internaciaj kontaktoj de litoviaj esperantistoj. Pli ol dudeko da litovianoj partoprenis la 101an UK en Nitra. Gražina Opulskienė instruis en Finnlando. Estas intensaj kunlaboraj kontaktoj kun la Kaliningradaj Esperanto-establoj: “La Ondo de Esperanto”, “La Balta Ondo”, eldonejo “Sezonoj” kaj “Radio Esperanto”. Ekestis utila kunlaboro kun la litovia membro de la Eŭropa Komisiono Vytenis Andriukaitis.

Pli modesta estis la eldona agado. Tamen en Panevėžys estis reeldonita lernolibro de Esperanto de Juozas Lazauskas, Emilija Rapka el Vilno eldonis poezian libreton, Angelė Straleckienė el Marijampolė eldonis sian libreton “Mirindaj momentoj”. Okaze de BET-52 aperis plenkolora broŝuro pri Birštonas en Esperanto.

Dum la jaro estis multaj kontaktoj kun diversaj ŝtataj funkciuloj pri esperantista agado. La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kelkfoje renkontiĝis kun la unua vicprezidanto de la Litovia parlamento Vydas Gedvilas, trifoje renkontiĝis kun vicprezidanto de la Litovia parlamento Gediminas Kirkilas, kaj unufoje kun alia vicprezidanto de la parlamento Algirdas Sysas, kvinfoje renkontiĝis kun la unua vickancieliero de la Litovia registaro Rimantas Vaitkus kaj kun aliaj gravaj personoj.

Fine de la kongreso Povilas Jegorovas enmanigis dankfoliojn al 16 litoviaj esperantistoj, kiuj en 2016 festis siajn jubileojn.

En la diskuto pri la esperantista agado partoprenis Vilius Šidlauskas (Panevėžys), Palmira Lukoševičienė (Panevėžys ), Audrys Antanaitis (Vilno), Vida Kulikauskienė (Panevėžys), Algimantas Piliponis (Vilno), Marijus Dilba (Vilno).

Posttagmeze komenciĝis la Zamenhof-Tagoj-2016. Ĝia ĉefa programero estis prelego de Vytautas Šilas “Renaskiĝo de litovia Esperanto-movado en la poststalina Litovio. La jaro 1956”. Sekvis informoj kun demonstrado de bildoj de Taesok Choe pri Koreio kaj pri la 102a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta venontjare en Seulo. La vespero finiĝis per koncerto de koruso el Panevėžys “Godos” sub la gvido de Jelena Urbutienė, kiu kantis en la litova lingvo kaj en Esperanto.

La sekvan tagon okazis interŝanĝo de informoj kaj opinioj pri esperantista agado en Litovio kaj najbaraj landoj.

Dum la du aranĝoj funkciis riĉa libroservo, eblis aboni Esperanto-gazetojn kaj aliĝi al la 102a UK en Seulo, al la 53aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Liepaja (Latvio). Al BET-53 aliĝis 49 litoviaj esperantistoj, al UK en Seulo aliĝis kvar personoj.

Povilas Jegorovas

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/litovio-19

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi