La unua Zamenhofa busto en Kubo

KuboLa 15an de decembro, matene, Kuba Esperanto-Asocio (KEA) senvualigis buston memore al d-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La ceremonion ĉe la sidejo de KEA en Havano ĉeestis Adrian Chrobot, komisiito pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj de la pollanda ambasado, kaj Rosa Teresa Rodríguez, direktoro pri internaciaj rilatoj de la kuba kulturministerio, reprezentantoj de la Kuba Asocio de Lingvistoj kaj dudeko da geesperantistoj.

Ĉi tiu busto, kreita de José Antonio Hechavarria Rivas kaj Claudia Hechavarria Segura laŭ la dezajno de Alberto Matamoros Nuñez, estas la unua busto de Zamenhof en Kubo.

Juan Carlos Montero Medina

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/kubo-2

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi