Subtenu la 46an Internacian Infanan Kongreseton

IIKLa 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko.

La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon por krei ludojn pri koloraj kulturaĵoj, vestoj, manĝaĵoj, landoj… en plenkolora mondo. Ĉirkaŭ deko da gvidantoj el kvar landoj aktive preparas riĉan programon.

Se vi partoprenos en la Seula IIK, vi povos ĝui koreajn tradiciajn kulturojn, ĝui Esperanton per interesaj metodoj, amikiĝi kun multaj aziaj geesperantistoj, renkonti kaj Koreion kaj la tutan mondon.

Malgraŭ la vasteco de la tuta areo, inkluzive de granda ĝardeno kun promenvojoj, la Junulara Gastejo Bongdo povas akcepti NUR ĉirkaŭ 55 personojn. Bonvolu urĝi vin por aliĝi al la Seula IIK. La teamo atendos vin kun varma bonvenigo.

Bonvolu aliĝi pere de la retejo: http://bertosch.free.fr/iik2017

Vi povas kontribui al la estonto de nia movado ankaŭ instigante la partoprenon de infanoj/adoleskuloj el nepagipovaj landoj al la IIK, ekzemple per mona donaco al la kongreseto (UEA-konto: Adoptaj Gepatroj) aŭ per aligo de iu konatuleto al la kongreseto.

La respondeculo, Sonĝanta (SHIN EUN SOOK) salutas vin.

Bonvenon en la Seula IIK!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №661.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi