Poemoj de Maksim Bahdanoviĉ

БагдановічPer la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej brila tiuepoka belarusa poeto kaj tradukanto; oni konsideras lin kunfondinto de la moderna belorusa literaturo.

ROMANCO

Quand luira cette êtoile, un jour,
la plus belle et la plus lointaine,
dites-lui qu’elle eut mon amour,
o derniers de la race humaine!
*
(Sully-Prudhomme)

Stelo Venus’ super tero aperis,
rememorigis pri fora tener’…
Kiam renkontis mi vin, same helis
stelo Venus’ super ter’.

De tiu temp’ kun fidel’ mi rigardas
noktan ĉielon, serĉante je l’ stel’.
Amo kvieta al vi flagre ardas
de tiu temp’ kun fidel’.

Tamen disigas nin sort’ kaj destino;
mi ne revidos vin, certe, ĝis mort’.
Firme mi amis vin, ho karulino,
tamen disigas nin sort’.

Sur malproksima teren’ mi sopiros,
amon kaŝinte en kor’ kun ĉagren’.
Ĉiuvespere la stelon admiros
sur malproksima teren’.

Vidu ĝin foje kun trista silento, –
niaj rigardoj kuniĝos en dist’…
Ke reviviĝu la am’ por momento,
vidu ĝin foje kun trist’…

ROMANCO

Ne alportas kvieton la tago, nek nokta obskur’,
ja per flamo infera bruligas min am’ en tortur’.
Sed konatas ja: por ke mildiĝu dolor’ en brulvund’,
vi almetu malvarmon, plej bone konvenas la grund’.
Do pacigu min, tero humida, enprenu vi min
por estingi suferojn kaj revojn pri la amatin’.

TRIOLETO

Rigardis foje mi al sun’,
nun la okuloj ne plu vidas.
Sed mi l’ eternan nokton spitas –
Rigardis foje mi al sun’!
Kaj, kvankam ĉiuj min priridas,
mi la respondon donas nun:
Rigardis foje mi al sun’,
nun la okuloj ne plu vidas.

Tradukis el la belarusa Valentin Melnikov

Traduko de la epigrafo

Kiam ĉi stel’ en firmament’
ekbrile sendos puran flamon,
vi, lastaj el la homa gent’,
ne plu sekretu mian amon.

(Traduko de Michel Duc Goninaz)

Ĉi tiuj poemoj aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2011).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/bahdanovic

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi