Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15an de decembro en Roterdamo, Nederlando.

Laŭ la Statuto de UEA: “La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton.”

Tial ni petas niajn individuajn membrojn, kiuj pretas dediĉi sin por helpi al tia agado, bonvolu sinanonci ĉe la adreso direktoro@co.uea.org ĝis la 18a de novembro 2016, je la 14a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo. En la mesaĝo bonvolu informi koncize (ne pli longe ol 500 karaktroj entute) pri viaj movadaj okupoj kaj kialoj por la kandidatiĝo.

Tiu voĉdono estas la unua, kiu okazas post pli ol 30 jara intervalo. Memoru, ke por ke la Ĝenerala Voĉdono estu sukcesa, necesas ke pli ol duono de la membroj partoprenu ĝin. Bonvolu helpi al la sukceso de la voĉdono, instigu viajn konatojn, vian landan asocion kaj fakan asocion partopreni en la Ĝenerala Voĉdono!

Kaze de duboj aŭ demandoj, skribu al direktoro@co.uea.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №644.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi