Impresa ARKONES

Tomas Frejarö

Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki)

Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano por la 32a fojo.

Nia kulturo denove estis vaste prezentata en Poznano. Prelegoj, prezentoj kaj diskutoj abundis kaj samtempis, pro kio malfacilis elekti kaj gustumi ĉion. Kun la prelegantoj ni veturis tra Nepalo, Ferooj, Hispanio, Pollando kaj multo plia… Novajn eldonaĵojn prezentis Suso Moinhos (Memoraĵoj de kampara knabo, poemaro Laminarioj) kaj Tomasz Chmielik (La Pupo, Quo Vadis), dancigis Martin Strid, kantigis Tomio Frejarö (LPG) kaj aliaj. Vastis primovada oferto, ĉar pri la nova apo Amikumu parolis Chuck Smith, la programon Ekparolu por komencintoj prezentis Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Pri ĝisnuna Esperantujo enketis Ida Stria, pri la onta Zamenhofa jaro parolis Barbara Pietrzak.

Gravas ankaŭ programeroj ne ligitaj kun Esperanto. Mi parolis pri la kuirarto de Antikva Romio kaj gustumigis ŝtonmalmolajn soldatajn biskvitojn. Danke al Judith Meyer mi sciiĝis pri nuntempaj problemoj de nia kontinento (De la greka krizo al pli demokrata Eŭropo). Necesis ĉeesti ankaŭ en debato pri kontraŭnaciismo de Esperanto.

Foto: Andrzej Sochacki

Samideaneco en diverseco estas tio, kio ĉiam videblis en Poznano. 208 homoj el 21 landoj partoprenis la Artajn Konfrontojn, kaj inter ili estis malnur 35 germanoj. Du homoj sukcese provis sian kapablon pri parkera kantado de La Espero kaj ricevis ekzamen-diplomon. La tradicia mielvespero kun muziko de Zuza Kornicka estis nemalhaveblaj momentoj. Multo plia okazis en ĉi tiu ĉiujara kvazaŭUKeto, sed por ekscii ĉion vi nepre vizitu arkones.org.

Fine: komencantoj. Venis kelkaj homoj, kiuj ellernis la lingvon per la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Ĉi-foje mi venis kun la edzino, apenaŭ parolanta nian lingvon. Ŝi ĝuis la etoson kaj aprezis la diversecon de la aranĝo, kiu igis ŝin enprofundiĝi pli en Esperantujon.

Przemysław Wierzbowski

Fotoj: Andrzej Sochacki

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/11/pollando-7

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi