360 originalaj beletraj libroj en BibLO

BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondo de Esperanto, kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al La Ondo de Esperanto por recenzo (tiucele en La Ondo estas recenzataj nur duekzemplere ricevitaj libroj). La listoj de la ricevataj libroj ĉiumonate aperas en La Ondo de Esperanto kaj ekde la 2003a jaro ankaŭ en la reto.

La ĉefa celo de BibLO estas kolektado, registrado kaj diskonigo de libroj en/pri Esperanto kaj de libroj interlingvistikaj, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Jam aperis kvar eldonoj de tiutema bibliografio. Sed ni laŭeble kolektas ankaŭ librojn pri zamenhofologio, esperantologio, historio kaj kulturo de Esperanto, tradukojn de la rusa beletro kaj originalan beletron.

Ĉi tiu bibliografio listigas ĉiujn librojn de BibLO, kiuj estas originale verkitaj en Esperanto. La libroj estas dividitaj je du grupoj: (1) antologioj, krestomatioj kaj similaj pluraŭtoraj kolektoj kies aŭtoroj ne estas indikitaj en la baza bibliografia priskribo; (2) verkoj de aŭtoroj nomitaj en la bibliografia priskribo. Estas registritaj ankaŭ libroj miksitaj, kiuj enhavas ne nur originalajn verkojn beletrajn, sed ankaŭ tradukitajn kaj nebeletrajn verkojn. Krome estas registritaj kelkaj libroj de bone konataj Esperantaj aŭtoroj (Eroŝenko kaj Waringhien) kiuj estis verkitaj nacilingve kaj poste tradukitaj en Esperanton. Aliflanke, ni ne konsideris klare didaktikajn legolibrojn sen beletraj pretendoj, kaj do en la listo estas, ekzemple, la romaneto La verda koro de Julio Baghy kaj “facilaj rakontoj” de Sten Johansson, sed mankas Gerda malaperis! de Claude Piron kaj similaj verketoj.

Ĉi tiu bibliografio ne havas sciencan valoron, ĉar ni uzis koncizan bibliografian priskribomanieron, kiu tamen sufiĉas por scii, kiuj libroj estas en BibLO (interalie, por eviti aĉeton de duoblaĵoj). Ĝi do estas nura librolisto.

Je la 1a de novembro 2016 en BibLO estas registritaj 360 originalaj beletraj libroj, inkluzive de reeldonoj. Laŭ la aŭtoroj (sen konsidero de antologioj) la plej reprezentata estas István Nemere, kies 16 libroj estas en nia kolekto; sekvas Julio Baghy (12), Sten Johansson (11), Mikaelo Bronŝtejn (10), Vasilij Eroŝenko kaj Trevor Steele (9), Lorjak kaj William Auld (7), John Francis (6), Kálmán Kalocsay kaj Raymond Schwartz (5).

Ni estos kontentaj, se ĉi tiu listo estos utila ne nur por ni, sed ankaŭ por interesatoj pri la Esperanta literaturo. Se vi trovos mistajpojn kaj aliajn erarojn, ni estus dankaj, se vi sciigus ilin al ni. Volonte ni akceptos donace originalajn beletraĵojn, kiuj mankas en la listo.

La plena listo estas konsultebla en nia retejo.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Fonto: La Balta Ondo, originala-beletro-en-biblo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi