Bela etoso en bela urbeto

Floréal Martorell rakontas pri la Esperanto-muziko en Figures (Foto: Françoise Eriksen)

Riĉa kaj bunta programo okazis dum la oktobrofina Internaciisma Renkontiĝo en Figures (Katalunio). Inter la ĉefaj prelegantoj elstaris Manuela Burghelea, kiu parolis pri volontulad-ebloj por junuloj, kaj Mateu Vic, kiu klarigis kiel agi porpace kontraŭ apartismo kaj rasismo en Palestino. Lluís Batlle prelegis pri la (internacia) lingvo de la tuta Hispana Krono dum la 16a jarcento, kaj la ĉarmaj blindulinoj Teresa Marbà kaj Paquita Garcia ofertis lertajn klarigojn sur la mallumo.

Aldone, la renkontiĝo enhavis lingvan angulon, inkluzive de Esperanto-kurso por komencantoj de Pedro M. Burutxaga (kiu ankaŭ prezentis sian konversgvidilon katalunan-Esperantan) kaj de ateliero pri vortkreado de Christophe Chazarein.

Pri la arta dimensio, citindas la prelego de Floréal Martorell pri la historio de EUROKKA kaj Vinilkosmo, kaj tiu de Viktoro Solé pri muzikaj efektoj. Oni dancis danke al la ateliero de Mon Cardona pri tradiciaj dancoj tutmondaj kaj al la koncerto de JoMo. Fine, substrekeblas la ekskurso al muzeo Dalí, verŝajne la plej konata kataluna artisto eksterlande. Resume, bela etoso en bela urbeto por revidi amikojn kaj ekkoni novajn.

Xavi Alcalde

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/11/katalunio-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi