Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020

Post Seulo (2017) kaj Lisbono (2018) la sekvaj urboj kie la UK okazos estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2019 kaj 2020 la Estraro de UEA planas decidi dum la 102a UK en Koreio.

La fakto ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj ne malhelpas ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Por 2019 estas prefero ke la UK okazu en Eŭropo, ne en apuda regiono kie okazis la kongreso en la proksima pasinteco. Por 2020 la Estraro invitas kaj Eŭropajn kaj ekster-Eŭropajn urbojn kandidatiĝi.

La kandidataj urboj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (urban transporton, manĝejojn, hotelojn, gastejojn k.a.), apogon de la lokaj instancoj kaj registaro, kaj ili estu turisme allogaj kaj facile atingeblaj.

La limdato por sendi la kandidatiĝojn estas la 15a de januaro 2017.

Reprezentanto de la Centra Oficejo de UEA devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Tiuj vizitoj estas plene financataj de la invitantaj urboj kaj la vojaĝoj okazu ĝis junio 2017.

Pliaj detaloj legeblas ĉe: http://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo

La kandidatiĝojn, kaj eventualajn demandojn, bonvolu sendi al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@co.uea.org) kaj al la Konstanta Kongresa Sekretario (kongresoj@co.uea.org) aŭ al la poŝta adreso de la Centra Oficejo de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №648.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi