Duolingo: La dua Esperanto-kurso

DuolingvoEn oktobro la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj.

La konstruado de la kurso komenciĝis en septembro 2015. Ĝi certe ne kreskos tiom rapide, kiom la angla kurso kreskis, sed estas io pli grava ol la nombro de lernantoj, nome, la fakto, ke nun 400 milionoj da pliaj homoj povas lerni Esperanton per facila kaj amuza metodo. Duolingo jam montris sian gravecon por Esperanto per la anglalingva kurso, kiu en novembro 2016 atingis 600 mil lernantojn. Se la hispanlingva kurso atingus trionon de la sukceso de la alia kurso, ni povus alproksimiĝi al unu miliono da eklernintoj je la fino de 2017.

Estos interese vidi, kiel la hispanlingvaj lernantoj interkonatiĝos kun la anglalingvaj. Dum longa tempo Esperanto ne havis tiom da novaj parolantoj. Nia lingvo nun iĝas pli internacia kaj granda. Espereble, baldaŭ Duolingo decidos aldoni novan Esperantan kurson. Ne gravas, ĉu ĝi estos por ruslingvanoj, portugallingvanoj aŭ ĉinlingvanoj. Gravas la kreskado de nia kara lingvo tra la tuta mondo dum malmultaj jaroj.

Por montri, kion tio signifas por la Esperanto-movado, mi rakontu al vi ion, kio okazis al mi kelkajn tagojn post la lanĉo de la kurso.

Mi loĝas en malgranda urbo en Argentino, kie mi neniam trovis esperantiston. Antaŭ kelkaj tagoj mi renkontis amikinon mian kaj ŝian dekdu-jaran fratinon. Mi kompreneble iam parolis al tiu amikino pri Esperanto kaj pri mia laboro ĉe Duolingo por la kurso, kaj, ĉar ni malofte renkontiĝas, mi memorigis ŝin pri tio, kaj ŝia fratino subite diris hispane: “Ĉu Esperanto? Mi scias, kie oni povas lerni ĝin, en Duolingo”. Ŝi tute ne sciis, ke mi parolas ĝin kaj kunlaboras en Duolingo, sed ŝi konis Esperanton pro Duolingo! Tio estas la dua grava rezulto de la kursoj en Duolingo: reklamado.

Laŭ mia esperanteco, mia eco esti esperema, ĉiuj memoros tiun ĉi jardekon kiel la plej gravan por la historio de nia lingvo, danke al Duolingo kaj al la laboro de dekoj da homoj pri la kurso.

Lucas Cerante

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/11/duolingo-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to Duolingo: La dua Esperanto-kurso

  1. Anna R-S diras:

    Por la lernantoj per Duolingo mi havas du konsilojn:

    1) Nepre uzu ne nur la poŝtelefonan aplikacion, sed ankaŭ la retumilan ĉe http://www.duolingo.com. La retumila versio enhavas gramatikajn klarigojn. En poŝtelefona versio eblas uzi x-metodon por la literoj, ekz. cx por ĉ kaj ux por ŭ. Tiuj informoj ne troveblas en la aplikacio, tamen, do necesas tion aparte informi. Mirigas min ke tiaj mankoj de informoj ne estas korektitaj ….

    2) Indas aliĝi al la Facebook-grupo de lernantoj de esperanto per Duolingo por peti konsilojn kaj havi kontaktojn kun aliaj lernantoj kaj spertaj partoprenantoj

    La grupo por la kursanoj de anglalingva Duolingo:
    https://www.facebook.com/groups/duolingo.esperanto.learners/?fref=ts
    La grupo por la kursanoj de hispanlingva Duolingo:
    https://www.facebook.com/groups/1711812765736878/?fref=ts

    Estas impone ke tiom da personoj vere finas la Duolingo-kurson, kiu fakte estas pli ampleksa, ankaŭ pli temporaba, ol multaj aliaj bazaj kursoj. Mi kredas ke la retaj Duolingo-komunumoj kaj la ludaj ecoj de Duolingo kontribuas al tiu sukceso.

  2. Zlatko Tišljar diras:

    Neniam en la E-historio en unu jaro komencis lerni E-on 600.000 homoj. Tio estas enormega sumo. Sed ni, la klasika movado ne scias kio plu okazas. Nuntempe la sociumado ne plu okazas en societoj sed en sociaj retoj. Kaj tien la klasika movado ne havas enrigardon. Tie jam multo viglas. Kreighas novaj retoj kaj novaj programoj, kreighas vigla vivo. Lau mia kalkulo neniam ghis nun en la Movado viglis aktive kaj kun relative bona lingvokono pli ol 30.000 homoj.(sekvu la statistikojn pri la nombro de UEA-membroj) Nun en duolingo chiujare finas la kurson pli ol 10.000, do triono de klasika aktiva movado. Kaj ne nur kursfinintoj sed ankau multaj kiuj sen fini la kurson jam sufiche bone uzas ghin. Tio estas paralela e-mondo. Mi ghojas pro ghi.

  3. Mikaelo Povorin diras:

    Mi dubas, ke Duolingo multe helpos al Esperanto. Tro malmultaj finas la kursojn, kaj el la finintoj tute ne ĉiuj (verŝajne malmultaj) scias, kion fari plu. Tamen la informo estas agrabla.

  4. Zlatko Tišljar diras:

    Duolingo kreas unuflanke forton por monda E-movado, ĉar ni povas montri la verajn ciferojn pri lernado kiuj estas vere seriozaj kaj neniu plu povas aserti ke Esperanto ne vivas, ne ekzistas kaj estas tute marĝenigita.
    Aliflanke ĝi kreas tute novan tipon de esperantistoj. Junaj homoj kiuj ne aliĝas al la klasika Movado (ankaŭ ĝi ne havas kapablon absorbi duolinganojn) konstruas novan komunumon. Ili kreas novajn programojn por reciprokaj rilatoj, kontaktadoj kaj vivo moderna. Tiu Movado estos iu moderna esperantistaro kiu sukcesos travivi la transiron de la malnova mondo al la nova.

  5. La ĝisnunaj nombroj de la hispanlingva kurso estas en la regiono de 100 ĝis 200 novaj lernantoj tage. Tio kompreneble aspektas preskaŭ “mizera” kompare kun la proks. 1100 novaj lernantoj de la anglalingva kurso tage, “nur” proks. sesono – sed ni eble konsciu, ke ekz. 130 homoj tage signifos proks. 50.000 novajn lernantojn jare. Ni konsciu, ke Zlatko Tiŝljar ĉirkaŭ 1980 kun sia teamo faris tutmondan studon, laŭ kiu tiam estis proks. 50.000 ĝis 100.000 novaj lernantoj jare. Do ŝajne hodiaŭ jam nur la hispanlingva Duolingo-kurso liveras tiom multajn novajn lernantojn, kiom estis entute en la mondo en 1980. (Bv. konscii, ke plu ekzistas homoj, kiuj kredas je rakontoj el trans la montoj – ekzemple ke Esperanto _ne_ disvastiĝus 😀 )

    Certe nur malgranda parto finas la kurson ĉe Duolingo – ĉe la anglalingva kurso estas proks. 3 %. (Aliaj supozeble plulernas alimaniere aŭ simple ekpraktikas la lingvon.) Tio por la hispana kurso povas signifi 1500 novajn hispanlingvajn Esperanto-parolantojn jare. Nu, multe pli ol nenio, simila al la nuna hungaria rikolto, kie la lingva nivelo eble tamen estas pli alta – sed ni konsideru malsamajn motiviĝojn: La hungaroj lernas por povi fini siajn studojn – la hispanlingvanoj pro simpla plezuro; facile antaŭvidi, ke la hispanlingvanoj restos pli fidelaj al la mem farita elekto.

    La ne tiom granda sukceso de la hispanlingva kurso iom montras, kiom grava estas la ĝenerala publika konscio pri Esperanto en la koncerna lingvoregiono kaj eble ankaŭ la entuta financa kaj eduka nivelo. Kvankam la hispana havas simile grandan denaskan parolantaron kiel la angla, ĝi tamen verŝajne liveras nur trionon de la lernantoj por ĉiu miliono da parolantoj, kompare kun la anglalingva kurso. (Proks. la duono de la lernantoj ĉe la anglalingva Duolingo-kurso supozeble estas ne-denaskaj parolantoj de la angla. Unu plia kaŭzo, kial indas pli ĝoji pri la disvastiĝo de la angla ol plori.)

    Mi do tre dubas, ĉu estas saĝe vidi en Duolingo grandparte rimedon por reklami nian lingvon – tion devas fari Esperanto-aktivuloj per ĝeneralaj publikaj rilatoj. Duolingo jes helpas per tio, sed ĉefe ĝi estas lingvo-kurso. Kaj kiel tia ĉiu nova kurso alportu kiel eble plej grandan nombron da parolantoj.

    Mi tre demandas min, ĉu vere estas bona ideo elekti inter kandidatoj kiel kurso por “ruslingvanoj, portugallingvanoj aŭ ĉinlingvanoj.” Jes tre gravas, kiu kurso estos. Mi mem sugestas konsideri kursojn en la franca aŭ germana lingvo – konsiderante interalie, ke ambaŭ grupoj estas tradicie fortaj grupoj en la internacia Esperanto-komunumo. Francio kaj Germanio liveras ekz. ambaŭ po ĉ. 8 procentojn de la individuaj membroj de UEA. Kaj ni konsideru, ke la afrika movado aparte fortas en franclingvaj landoj.

    La lingvo-grupoj de ruslingvanoj, portugallingvanoj kaj ĉinlingvanoj pro diversaj kaŭzoj ne estas aparte fortaj en la Esperanto-komunumo. Ludas rolon ekzemple la persekutado en Soveta Unio, la subpremado en Portugalio kaj la distanco de la ĉina al eŭropaj lingvoj. Mi ĉiam denove aŭdas voĉojn, ke indas varbi por Esperanto ĉefe tie, kie aktuale estas malmultaj parolantoj. Tio tamen ne estas, kion faras profesiaj varbistoj. Ili unue engaĝiĝas tie, kie estas jam multaj klientoj, ĉar tie ili per unu varbo-unuo ricevas plej multajn novajn klientojn, pro la jama ĝenerala konateco. Tio fortigas la propran organizon – kaj sekve en dua paŝo oni povos okupiĝi ankaŭ pri aliaj regionoj. Se oni kontraste disipas siajn fortojn ĉie ajn, oni kutime riskas resti sub la nivelo de sufiĉa publikeco – kaj do la agado estas ne tre efikeca.

    Fine de tempo al tempo mi ŝatas atentigi, ke la akcepto de Esperanto-kurso ĉe Duolingo ne estas granda escepto en la mondo de la lingvolernaj retejoj. Sur https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ofertataj_Esperanto-lerniloj mi listigis kvindekon da tiaj retejoj. Ŝajne hodiaŭ pli ol 90 % de la retaj lingvolernejoj kun almenaŭ 25 lingvoj ofertas ankaŭ Esperanton. Ĉe ekz. Memrise oni povas legi ankaŭ nombrojn – ne tiel imponajn, sed eble homoj pli konsciaj pri tio, kion ili volas. http://www.memrise.com/courses/english/esperanto/ Aktuale ekzemple 9600 registritoj ĉe la vortaro angla-Esperanto, 7020 ĉe la kurso “Speak Esperanto like a Native” ktp.

  6. Cindy McKee diras:

    Mi tute ne volas fajfi pri la graveco de la eksplodo de lernantoj en Duolingo (male, mi ĝojas!!), mi nur volas memorigi, ke en Ĉinio ankaŭ jam antaŭe okazis eksplodo de lernantoj de Esperanto.
    En 1986 aperis en La Aŭstralia Ĵurnalo pri Ĉinaj Aferoj referaĵo “Ĉinio kaj la Esperanto-movado” de Gerald Chan. Laŭ li, “420 000 homoj lernas la lingvon.” Tio estas granda samtempa nombro. https://www.jstor.org/stable/2158870?seq=1#page_scan_tab_contents
    Ni ne forgesu la gravecon de ĉinaj Esperantistoj. Tiu granda periodo de lernado preparis tiun landon por seriozaj roloj en Esperantujo kaj eble en la mondo.

  7. Evgenij diras:

    Ni povos alproksimiĝi al unu miliono da eklernintoj je la fino de septembro (2017).

  8. DIETER ROOKE diras:

    Ni atendu miraklon kaj alvenon de duolinga mesio!

Respondi