Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version de la onta esperanto.net.

Esperanto.net estas retejo por informi tiujn homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, kaj gvidi ilin al la komunumo.

Konsiloj, sugestoj estas tre bonvenaj al esperantonet@co.uea.org, aŭ en la baldaŭ oficiale lanĉota forumo ĉe forumo.esperanto.net. Ĉar laŭ la planoj la nova retejo esperanto.net estos same plurlingva, kiel la pasinta, sinancoj por tradukado de ĝi kaj por aliaj helpaj laboroj estas tre bonvenaj al esperantonet@co.uea.org. La tradukado verŝajne komenciĝos fine de novembro, komence de decembro.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №642.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi