Nia Trezoro: Mekko de la Esperanto-turismo

Andreo Grzębowski

Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski.

Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en 1966 li gajnis en konkurso direktoran postenon en la junulara vojaĝoficejo Juventur (Bydgoszcz) kaj ekuzis Esperanton en sia laboro, sendante turismajn grupojn kun Esperantaj gvidantoj al Esperanto-renkontiĝoj en Bulgario, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio.

La nova etapo komenciĝis post la fondo de la klubo Esperanto somere 1972 ĉe la strato Skłodowska-Curie, 10. Ĝuste tie poste troviĝis sidejo de turisma oficejo de PEA (Pola Esperanto-Asocio) “Esperantotur”. Ĝiajn servojn ĉiujare uzis miloj da loĝantoj de Bydgoszcz.

En 1975 Grzębowski iĝis prezidanto de la asocio Monda Turismo (MT), fondita en 1970 en Vieno kun la celo “faciligi turismon per Esperanto, faciligi al esperantistoj vojaĝi, organizi aŭ partopreni amasturismon por pruvi la valoron de Esperanto”. Samjare startis organizado de ĉiujaraj Internaciaj Foiroj de Esperanto Turismo en Bydgoszcz. En ĉi tiuj foiroj diverslandaj organizantoj de por- kaj peresperanta turismo raportis pri sia agado, prezentis ofertojn kaj faris kontraktojn.

EsperantoturOkaze de la 72a UK en Varsovio (1987) “Esperantotur” ricevis, kiel la 22a turisma oficejo en Pollando, licencon por eksterlanda turismo, kio rezultigis tujan kreskon de Esperanto-turismo. “Esperantotur” dungis 80 oficistojn, duono da ili en Bydgoszcz, organizante Esperanto-turismon por kelkmil personoj jare. (Indas rememori ankaŭ la 68an UK-on – en julio 1983 en Pollando estis nuligita la milita stato, kaj du miloj da poloj uzis la pretekston partopreni la kongreson en Budapeŝto por vojaĝi eksterlanden.)

En 1990 Monda Turismo estis leĝe registrita en Bydgoszcz kiel nekomerca organizaĵo kun “Esperantotur” kiel ĝia turisma servo. Precipe bone funkciis kunlaboro de “Esperantotur” kun esperantistaj turismaj oficejoj en Bulgario, Hungario, Slovakio kaj Benelukso, kiuj ĉefe akceptadis plurajn busajn grupojn. Komence de la 1990aj jaroj al la kunlaboro aliĝis baltianoj kaj ruslandanoj, kaj kreiĝis la populara busa itinero “La blankaj noktoj”, kiu pasis el Pollando tra la Baltaj ŝtatoj al Peterburgo. Trajnajn vojaĝojn al Siberio kaj Centra Azio prizorgis la Turisma Servo de Ruslanda Esperanto-Asocio.

EsperantoturFine de la 1980aj jaroj la familio Grzębowski en sia propra tereno konstruis la hotelon Esperanto, sed ĉar tiutempe privatulo ne rajtis posedi hotelon, la estraro de PEA aĉetis la grundon kontraŭ simbola sumo por uzi la domon por Esperantaj celoj. La tiamaniere starigita hotelo jure apartenis al PEA. La hotelo ne nur akceptis gastojn, en ĝia salono okazis Esperanto-kunvenoj. Sed nova estraro de PEA en 1993 vendis la terenon kun la hotelo kontraŭ nur 2000 usonaj dolaroj al persono, kiu promesis financi ĝian agadon. (La hotelo daŭre funkcias kun la nomo Pegaz.)

La vastiĝanta Esperanto-turismo bezonis vojaĝgvidantojn kaj ĉiĉeronojn. Por tio en 1991 ekfunkciis Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK). Kiel trijara nepublika postmaturecekzamena lernejo ĝi estas laŭleĝe registrita ĉe koncernaj instancoj en Bydgoszcz. En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (AIS). La Studumon, realigantan edukadon en Esperanto de profesiuloj por turismo kaj kulturo, finis pli ol mil studentoj el pli ol 90 landoj de Afriko, Ameriko, Azio, Aŭstralio, kaj Eŭropo. Ilin instruis en Esperanto profesoroj kaj aliaj fakuloj el 60 landoj.

Ekde la 1a de aŭgusto 2000, laŭ dekreto de la pollanda ministro pri edukado la diplomoj de ISTK validas kiel oficialaj pollandaj dokumentoj rajtigantaj ĉiĉeronojn kaj vojaĝ-gvidantojn labori en Esperanto.

En 2002 la Internacia Asocio Monda Turismo estis malfondita. La malfacilan financan situacion de la Asocio kaŭzis la monda krizo en aviadila turismo kaj krizo de internacia busa turismo en Pollando. La agadon de MT daŭrigis Internacia Klubo Esperantotur. La gvidadon de ISTK transprenis la Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo.

MT ĉiujare eldonis kaj dissendis al kelkaj miloj da adresoj la Turisman Esperanto-Kalendaron (TEK) kun informoj pri internaciaj Esperanto-aranĝoj kaj internaciaj Esperanto-vojaĝoj. En 2000 estis eldonita kolora mondmapo de MT (10 mil ekz.) kaj en 2001 – poŝatlaso de la mondo en Esperanto.

La lasta TEK, aperinta en 2010, listis nur ĉ. sepdek internaciajn Esperanto-vojaĝojn kun Esperanto-vojaĝgvidantoj por 2011 kaj enhavis la adresojn de reprezentantoj de Esperantotur kaj plej gravajn kontaktadresojn pri studado kaj turismo en 125 landoj de la mondo. TEK-2011 estis dissendita al mil poŝtaj adresoj en la mondo kaj al ĉ. 6500 retadresoj en la mondo, el kio ĉ. 1500 en Pollando.

La internaciaj vojaĝoj kutime estis ligitaj kun partopreno en Esperanto-aranĝo, kiun kompletigis turismado en la ĉirkaŭa regiono kaj/aŭ najbaraj landoj, kio ebligis fari ilin rentabilaj danke al partopreno de neesperantistoj.

Alia specialaĵo estis ĉirkaŭmondaj vojaĝoj, buskaravanoj kaj kombinitaj vojaĝoj. Entute, MT kaj Esperantotur organizis grupvojaĝojn kun Esperanto-gvidantoj al 135 landoj. La plej aktiva mondvojaĝanto, lektoro de ISTK, prof. Remigiusz Mielcarek vizitis pli ol 200 landojn kaj gvidis multajn vojaĝojn en la Suda Ameriko kaj Sud-Orienta Azio.

La turismaj foiroj transformiĝis al Internaciaj Forumoj pri Edukado, Turismo kaj Kulturo. La 40a forumo anoncita por septembro 2014 ne okazis pro tio, ke kelkajn semajnojn antaŭe mortis Andrzej Grzębowski – animo kaj motoro de ĉiuj turismaj kaj edukaj iniciatoj kaj aktivecoj. Apud li dum jardekoj laboris lia edzino Regina Grzębowska, Tomasz Jan Kudriewicz, Milan Zvara, Angel Todorov, Marcel Delforge, Evva Margit, Anna Butkeviĉ, Daniela Emler kaj multaj aliaj.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa, aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/10/trezoro-9

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi