Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio

Siktivkaro
Siktivkaro (komie kaj ruse: Сыктывкар) estas administra centro de Komia Respubliko situanta en la nord-orienta parto de Eŭropa Ruslando. Ĝia areo 416,8 mil km² preskaŭ egalas al tiu de Svedio. La regiono estas malavare dotita je naturriĉaĵoj.

Iom da historio

Iam sur la loko de Siktivkaro estis eta setlejo sur la maldekstra bordo de la rivero Sisola (Сысола) apud la enfluejo de la rivero Viĉegda (Вычегда). Unuafoje la loĝloko Ustj-Sisoljsk (Усть-Сысольск, tiel Siktivkaro nomiĝis ĝis 1930) estis menciita en 1586, tiam ĉi tie estis preĝejeto kaj naŭ domkortoj. La oportuna situo ĉe la akvovojo al Siberio kontribuis al ĝia evoluo kaj loĝatigo. Ĉi tien venis kampuloj kaj komercistoj, kies ĉefa enspezo ŝuldiĝis al feloj.

En 1780 Ustj-Sisoljsk ricevis la urbostatuton en la gubernio de Vologda. Sur ĝia blazono estis urso kuŝanta en kavo, ĉar “multe da tiaj bestoj estas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo”. Tiam en la urbeto estis tricent domkortoj.

La urbo evoluis laŭ la plano, kreita de Peterburgaj fakuloj, kun strikta sistemo de stratoj konsideranta la reliefon kaj riverfluon. Ĝin ĉirkaŭis negranda remparo. Baldaŭ aperis ŝtatoficejoj, ĉe la kruciĝo de la centraj stratoj formiĝis la ĉefa placo, nomita omaĝe al Stefano la Perma – misiulo disvastiginta la rus-ortodoksan eklezion en Komio.

La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, fiŝkaptado, ĉasado kaj bestobredado. La plej prospera daŭre estis felkomercado.

Fine de la 19a jarcento en Ustj-Sisoljsk estis pli ol 30 komercejoj, la foira komercado lasis sian lokon al butikoj. Sur la rivero Viĉegda estis aranĝita regula ŝipa trafiko. En 1815 malfermiĝis malsanulejo, en 1822 la unua paroĥa bazlernejo, en 1837 publika biblioteko, en 1872 poŝtejo, en 1895 fotografejo, en 1911 arkeologia kaj etnografia muzeoj.

En 1910 en la urbo estis 15 ŝtonaj konstruaĵoj, sep preĝejoj kaj du kapeloj – la plej granda estis la Stefana Katedralo, kiu ne konserviĝis. Sur ĝia loko estas monumento Lenin. La nova Stefana katedralo estis konstruita en 2001 aliloke.

Siktivkaro

La novkonstruita katedralo de S-ta Stefano la Perma

La rusa nomo de la urbo en 1930 estis ŝanĝita al la komilingva Siktivkar; “Siktiv” en la komia estas rivero Sisola, kaj “kar” – urbo, do urbo ĉe Sisola.

Parizo en Komio

La urbo situis taŭge ne nur por esplori nordajn regionojn de Ruslando, sed ankaŭ por loĝatigi kaj ekspluati ilin. La fora situo kaj granda distanco faris ĝin ankaŭ ekziloloko.

La unuaj ekzilitoj venis en 1814 dum la milito kontraŭ la invado de Napoleono. Estis cento da militkaptitaj francaj malaltrangaj oficiroj. Ili rajtis libere moviĝi en la urbo, komerci kaj instrui, ili lernis la rusan lingvon kaj ekvizitis lokajn famulojn. Provincaj sinjorinoj kaj fraŭlinoj admiris la edukitecon de la francoj kaj lernis de ili la francan lingvon kaj “monduman konduton”. Sed baldaŭ post la fino de la milito francoj rajtis reveni al sia patrujo. La urboranda distrikto, kie ili loĝis, de tiam estas nomata Parizo.

Post kvindek jaroj al la urbo estis ekzilitaj partoprenintoj de la Pollanda ribelo en 1863-64. Al la poloj estis permesite libere moviĝi kaj loĝi en urbaj domoj, korespondi, ricevi monon kaj sendaĵojn. Ili iĝis oftaj vizitantoj de la urba klubo kaj biblioteko, partoprenis en vesperaj kunvenoj. Lokaj oficistoj kaj komercistoj volonte invitis polojn kiel hejmajn instruistojn por siaj infanoj.

En la 20a jarcento ĉi tien estis ekzilataj revoluciuloj, inter ili estis la konata arkta esploristo Vladimir Rusanov. La Stalina gvidantaro faris Komion unu el la ĉefaj regionoj de politika ekzilo. Ĝuste en Siktivkaro funkciis la ĉefa administrejo de la specialaj nordaj malliberejoj. La 16an de novembro 2000 en la centro de Siktivkaro, kie iam situis prizono №1, estis malfermita memorkapelo omaĝe al la viktimoj de politikaj persekutoj.

Du ĉefgentoj de Komio

Fine de la 19a jarcento en la urbo loĝis 4464 personoj, el kiuj 731 (16,4%) rusoj kaj 3699 (82,9%) komioj. Kun la kresko de la loĝantaro la proporcio de la komioj malkreskis, precipe post la Dua Mondmilito. Hodiaŭ en Siktivkaro loĝas ĉ. 250 mil personoj, inter kiuj ĉ. 26% estas komioj, 66% rusoj, 3% ukrainoj k. a.

Dum la plurjarcenta kunloĝado de komioj kaj rusoj en la urbo neniam estis naciaj konfliktoj. En la 1990aj jaroj komiaj aktivuloj ekgrumblis, ke la ŝlosilajn postenojn okupas rusoj. Tamen la situacio komencis ŝanĝiĝi. En 2001 la rusa respublikestro Jurij Spiridonov malgajnis la baloton, kaj la postenon okupis komio Vladimir Torlopov. La nova estro enkondukis novajn metodojn kaj agmanierojn. Lia kunlaborantaro estas plejparte komia, sed ne rusa.

En la 1990aj jaroj en la lernejoj oni enkondukis instruadon de la komia lingvo kaj klerigon per la komia lingvo. Okazas eĉ, ke komiaj infanoj, studinte sian gepatran lingvon en lernejo, instruas ĝin al siaj gepatroj, kiuj antaŭe ne sentis bezonon paroli ĝin. Ĝis hodiaŭ ekzistas lernejoj, en kiuj oni instruas aparte en la rusa kaj aparte en la komia lingvoj. Sed la lernantoj bone komprenas, ke per la rusa lingvo ili posedos pligrandan kulturan mondon, ol per la komia. Tamen vigliĝis la komilingva gazetaro kaj libroeldonado. Tio reduktas la danĝeron de malapero de la komia lingvo.

Kiaj estas komioj?

Komioj en naciaj vestojPri la nacia karaktero de komioj atestas kelkaj faktoj. Ekzemple, oni ĝenerale opinias, ke la komioj estas honestaj kaj naivaj. La honestecon konfirmas tio, ke en la komia vortaro ne ekzistas la vorto “ŝtelisto”, kaj en vilaĝoj oni ne ŝlosas la dompordojn, forirante. Sed lastatempe, laŭ la progreso de kapitalismo, la kutimoj ŝanceliĝas.

La alia menciinda trajto estas la entreprenemo. Kiam en la mezo de la 1990aj jaroj en arbaroj aperis grandaj luparoj kiuj damaĝis ne nur la dombestojn, sed jam atakis la homojn, Siktivkara ĉasista societo anoncis monpremiojn por ĉiu lupa felo. Teorie, pro la ĉasado la nombro da lupoj devus malkreski, sed aperis neatendita fenomeno: ĉiujare vilaĝaj ĉasistoj alportis pli da feloj ol pasintjare. La enigmon hazarde solvis iu ĵurnalisto, kiam li trovis en apudurba arbaro … lupfarmon, kiun komioj fondis por bredi lupojn!

Industrio

La evoluo de industrio komenciĝis en 1930 per funkciigo de segejo, transportita el Arĥangelsk. En 1931 ekfunkciis brikfarejo kaj ledproduktejo. En 1934 fondiĝis riparejo por riverŝipoj, post du jaroj estis konstruita segfabriko kun kvar segmaŝinoj. En la respubliko sukcese ekevoluis arbara, nafta, karba industrioj.

Dum 1963-1990 okazis intenca kunlaborado de Sovetunio kaj Bulgario sur la teritorio de Komio. Per la bulgaria-sovetunia kunlaboro estis konstruitaj grandaj entreprenoj pri segado, prilaborado kaj eksportado de ligno.

La aktuala situacio

Siktivkaro, situanta en la sudo de Komio, estas socia kaj industria centro de la respubliko, alloga migrocelo por loĝantoj de la nordo kaj malprosperaj vilaĝoj. Junuloj, veninte ĉi tien studi, restas labori en la ĉefurbo ne revenante al siaj senperspektivaj vilaĝoj. En la urbo funkcias pli ol 40 grandaj entreprenoj, interalie: Siktivkara arbar-industria kompanio “Mondi” (1969), kompanio “Siktivkar Tisju-Grupp” produktanta sanitarajn-higienajn varojn, tolfabriko “Komiteks” (1979). Al Siktivkaro venas branĉo de fervojo, ĝi
havas river- kaj flughavenojn.

Siktivkaro estas je 70% ŝtonkonstruita, tamen restas kelkaj urbopartoj kun duetaĝaj lignaj domoj konstruitaj en la 1950-60aj jaroj, kiuj devis provizore solvi la loĝproblemon por 20-30 jaroj, sed ili uziĝas ĝis nun.

Ne ŝtonoj, sed homoj

Tamen pli valoras ne ŝtonoj, sed homoj. Sube estas kurta listo de personoj kiuj havas rilaton al Siktivkaro:

Kallistrat Ĵakov (1866-1926), komia etnografo, filozofo, verkisto. En 1911-12 li lernis Esperanton kaj kunlaboris kun peterburgaj esperantistoj.

Vjaĉeslav Maliŝev (1902-1957). Dum la Dua Mondmilito li estis ministro de la tanka industrio, kaj dum 1947-56 vicĉefministro de Sovetunio. Li mortis pro la radiad-malsano post vizito de nukle-armila testokampo.

Aleksandr Katolikov (1941-1996). Edukisto kaj pedagogo, adepto de la eduka skolo de S. A. Makarenko. Kiam Katolikov eksciis, ke pro sia multjara kleriga laboro li ricevos gravan ŝtatan ordenon, li rifuzis akcepti ĝin “de persono, kiu detruis la perfektan sovetian klerigsistemon”. La nomita persono estis prezidento Boris Jelcin.

Valerij Leontjev (1949-). Populara kantisto. En la 1970aj jaroj li estis solisto en la filharmonia ensemblo Revantoj.

Raisa Smetanina (1952-). Legenda skiistino, kvarfoja olimpika ĉampiono. En Siktivkaro du objektoj havas ŝian nomon: muzeo kaj stadiono.

Siktivkaro

Anatolo Sidorov

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa, aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/10/siktivkaro

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi