Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

“La nuntempa amasa turismo kreskis el ideoj kaj entreprenoj, kiuj formiĝis en la sama epoko kiel Esperanto, – komentas Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. – Ĝi havas grandan potencialon interproksimigi homojn, sed ĝi povas ankaŭ esti medi- kaj kultur-detrua. En tempo, kiam la mondo serĉas daŭripovajn solvojn por siaj problemoj, la ligiteco inter tutmonda komunikado kaj tutmonda vojaĝado fariĝis grava demando”.

Kvankam laŭ la statistiko de UN, preskaŭ dekono de ĉiuj laborpostenoj tutmonde rilatas al turismo, laŭ Taleb Rifai, la Ĝenerala Sekretario de la Monda Turisma Organizo, ;a signifo de tiu ekonomia sektoro estas ofte subtaksata. Precipe en la ekonomie plej malfortaj landoj, la disvolvo de daŭripova turismo povus esti efika rimedo en la streboj por forigi akutan malriĉecon – la unua el la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), kiuj nun gvidas la laboron de UN. Ankaŭ ĉe aliaj el la CDE, ekzemple Celo 8, pri ekonomia evoluo, Celo 12, pri daŭripovaj konsumado kaj produktado, kaj Celo 14, pri protektado de la oceanoj, turismo starigas samtempe grandajn problemojn kaj grandajn ŝancojn.

En sia rezolucio proklamanta la Jaron, la Ĝenerala Asembleo de UN aparte substrekis la kulturan signifon de turismo “por nutri pli bonan interkompreniĝon inter la popoloj ĉie, por pligrandigi la konscion pri la riĉa heredaĵo de diversaj civilizacioj, kaj por disvolvi pli profundan aprezon de la propraj valoroj de diversaj kulturoj, tiel kontribuante al la plifortigo de paco en la mondo”. Tiuj ideoj, tiel proksimaj al tiuj de la esperantistoj, substrekas la valoron de pli vasta kleriĝado, diskutado kaj agado pri daŭripova turismo — ne nur en la 102a UK mem, sed ankaŭ en pli longa perspektivo.

“Nia movado konsistas el homoj scivolemaj pri aliaj landoj kaj kulturoj, kiuj volas renkonti la lokanojn en rilatoj de egaleco, – klarigas Fettes. – Tio estas jam valorega kontribuo al la koncepto pri daŭripova turismo. Ni povus tamen fari multe pli por disvolvi la edukan kaj medikonscian flankojn de la turismo en Esperanto. Mi esperas, ke la kongreso en Seulo helpos inspiri novajn ideojn kaj novajn iniciatojn sur tiu kampo”.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №643.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi