Oktobro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

oktobro

1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato.

2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91).

4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).

Antaŭ 100 jaroj (1916) estis fondita Romanov-na-Murmane, nun Murmansk – la plej granda urbo trans la Arkta Cirklo.

6. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis du Esperantaj poetoj: hungaro Kálmán Kalocsay (1891-1976) kaj estono Hendrik Adamson (1891-1946).

9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis David William Donald Cameron (1966-), ĉefministro de Unuiĝinta Reĝolando (2010-16).

11. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Stokholmo ekfunkciis Skansen, la unua en la mondo subĉiela etnografia muzeo, kiu donis la nomon “skanseno” al tiaj muzeoj.

12. Antaŭ 25 jaroj mortis Arkadij Strugackij (1925-91), la pli aĝa el la du sovetuniaj fratoj-verkistoj.

13. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Robert “Bob” Hunter (1941-2005), kanada ĵurnalisto, kunfondinto de Greenpeace.

Batalo ĉe Hastings

14. Antaŭ 950 jaroj (1066) ĉe Hastings la normanda armeo de duko Vilhelmo frakasis la angla-saksan armeon de reĝo Haroldo, kiu pereis en la batalo.

15. Antaŭ 50 jaroj (1966) en Usono estis fondita la Partio de Nigraj Panteroj.

16. Antaŭ 1150 jaroj mortis Abû al-Abbâs Ahmad al-Mustain bi-llah (836-866), kalifo de Abasida Kaliflando.

PotjomkinAntaŭ 225 jaroj mortis Grigorij Potjomkin (1739-1791), rusa princo kaj politikisto, favorato de Katarino II, estro de la Milita Kolegio, kunordiginto de la aranĝado de Novrusujo.

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Ito Hirobumi (1841-1909), la unua ĉefministro de Japanio (1885-88), projektinto de la konstitucio de Japanio.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la sovetunia armeo forlasis Odeson.

Antaŭ 25 jaroj (1991) George Hennard en la restoracio Luby en Killeen (Teksaso, Usono) pafmurdis 23 personojn, vundis 27 k pafmortigis sin.

18. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Pierre Choderlos de Laclos (1741-1803), franca generalo kaj verkisto.

19. Antaŭ 550 jaroj (1466) per la Dua Packontrakto de Toruno finiĝis la 13-jara milito inter la Teŭtona Ordeno kaj Pollando.

Leo BelmontAntaŭ 75 jaroj en la Varsovia geto mortis Leopold Blumenthal (pseŭd: Leo Belmont, 1865-1941), pollanda judo; jurnalisto, verkisto kaj esperantisto.

20. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis James Chadwick (1891-1974), brita fizikisto, malkovrinto de neŭtrono (1932), Nobelpremiito (1935).

24. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Ĥarjkovon.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Roman Abramoviĉ (1966-), ruslanda oligarĥo k politikisto.

26. Antaŭ 525 jaroj naskiĝis Zhu Houzhao (1491-1521) el la dinastio Ming, kiu kun la nomo Zhengde estis imperiestro de Ĉinio de 1505 ĝis 1521.

MitterrandAntaŭ 100 jaroj naskiĝis François Mitterrand (1916-1996), franca socialisto, la plej longtempa (dum 14 jaroj, 1981-95) prezidento de Francio.

Antaŭ 75 jaroj en partizana batalo kongraŭ germaniaj okupaciintoj pereis Arkadij Gajdar (aŭtente: Golikov, 1904-41), sovetunia ĵurnalisto kaj porinfana verkisto.

28. Antaŭ 125 jaroj (1891) sismo en la japana provinco Mino-Owari ruinigis 140 mil konstruaĵojn kaj pereigis pli ol sep mil homojn.

30. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Aleksandr Duliĉenko (1941-), rusa sovetunia k estonia lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo.

31. Antaŭ 100 jaroj mortis Charles Taze Russell (1852-1916), usona religia aganto, fondinto de la movado de la atestantoj de Jehovo.

Ĉi tiu listo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/10/oktobro2016

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi