Muzikaj novaĵoj de Vinilkosmo

Vinilkosmo

Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reeldonoj de bitaj albumoj el elĉerpitaj KDoj, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp.). Do bonvenon al la 3a versio de nia muzika platformo!

La 27an de septembro 2016 la brazila bando BaRok-Projekto kune kun Vinilkosmo lanĉis la oficiale aperon de la KD-albumo Sovaĝa animo en Brazilo kaj ĉe Vinilkosmo ĉe ĉi tiu ligo.

Tiu ĉi disko estas la unua fizika disko vendita en nia platformo, kiu ĝis nun distribuis nur bitan muzikon. Ankaŭ estontaj fizikaj diskoj disponeblos tie. Dume ĉiuj aliaj antaŭe eldonitaj KDoj dispobelas daŭre en la reta diskoservo.

Krome por inaŭguri la 3an version de nia retejo, estis reeldonitaj bitforme du elstaraj albumoj En la spegulo kaj Povus esti simple de la fama bando Persone el Svedio. La albumoj fragmente aŭskulteblas kaj mendeblas ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com//eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/persone-107.html.

Ĉio legeblas pli detale kaj kun pli da ligoj en la blogo de Vinilkosmo.

Ĉiuj novaperintaj albumoj disponeblas ankaŭ por la aliĝantoj al la Abonklubo de Vinilkosmo en la justa elsendfluejo 1D tuŝ en la Vinilkosmo-areo.

Bonan malkovrojn aŭ remalkovrojn dum via vizito!

Plej muzike
La teamo de Vinilkosmo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi