Septembro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj


1. Sciotago: komenco de la lernojaro en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj.

Janka2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Salma Hayek (1966), populara meksika-usona filmaktorino.

4. Antaŭ 50 jaroj maskiĝis Jana “Janka” Djagileva (1966-91), sovetunia subgrunda kantistino kaj poetino.

6.Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Ivano la 5a (1666-96), caro de Ruslando kun sia frato Petro la Granda (1682-96).

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Yrjö Väisälä (1891-1971), finna astronomo kaj esperantisto, prezidanto de ISAE, li donis Esperantajn nomojn al kelkaj asteroidoj.

Antaŭ 25 jaroj (1991) Leningrado rericevis sian originan nomon Sankt-Peterburgo.
Peterburgo
7. Antaŭ 825 jaroj (1191) ĉe Arsuf la kruckavalira armeo de Rikardo la Leonkora venkis la ajubidan armeon de Saladino.

Antaŭ 450 jaroj mortis Sulejmano la 1a (1494-1566), eble la plej sukcesa osmana sultano (1520-66).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Gunda Niemann-Stirnemann (1966-), germana sketistino, trifoja olimpia ĉampiono, okfoja absoluta mondĉampiono.

8. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis ĉeĥa komponisto Antonín Dvořák (1841-1904).

9. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Georg “Rapida Kolbaseto” Hackl (1966-), germana luĝisto, trifoja olimpia ĉampiono, dekfoja mondĉampiono.

12. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Anušeh Ansâri (1966-), persa entreprenistino ekde 1982 loĝanta en Usono, la unua virino kiu iĝis kosma turisto (Sojuz TMA-9, 2006).

Uncle Sam13. Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Samuel Wilson (1766-1854), usona negocisto, kies kromnomo Uncle Sam (Onklo Sam = U. S.) iĝis unu el la simboloj de Usono.

14. Antaŭ 100 jaroj mortis José Echegaray y Eizaguirre, (1832-1916), hispana verkisto kaj politikisto, nobelpremiito pri literaturo (kun Mistral, 1904).

15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Mirosław Hermaszewski (1941-), la unua pola kosmonaŭto (Sojuz-30, 1978).

16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Karl Dönitz (1891-1980), komandanto de la nazia mararmeo (1943-45), estro de la Tria Regno post la suicido de Hitlero.

17. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Mary Stewart (1916-2014), angla verkistino, famiĝinta pro siaj verkoj pri Merlin.

Лев Мудрый19. Antaŭ 1150 jaroj naskiĝis Leo la 6a Filozofo (866-912), (Orient)Romia Imperiestro (886-912).

Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Kievon.

Wells21. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Herbert George Wells (1866-1946), angla sciencfikcia verkisto.

22. Ekvinokso.

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Michael Faraday (1791-1867), angla fizikisto, malkovrinto de elekromagneta indukcio.

23. En Poznano komenciĝos ARKONES-32.

Antaŭ 775 jaroj mortis Snorri Sturluson (1178-1241), islanda politikisto kaj poeto, aŭtoro de Eddo, nomata Snorra-Edda.

Antaŭ 25 jaroj mortis Marianne Vermaas (1911-91), nederlanda esperantistino, direktoro de UEA (1955-68).

24.Antaŭ 475 jaroj mortis Paracelsus (Philippus Aureolus Theophrastus Bombastus von Hohenheim, 1493-1541), svisa filozofo, medicinisto kaj alkemiisto.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Linda Louise McCartney (fraŭline: Eastman, 1941-98), usona kantistino kaj fotistino, edzino de Paul McCartney (1969-98).
Stamford Bridge
25. Antaŭ 950 jaroj (1066) ĉe Stamford Bridge la angla armeo venkis la vikingan armeon de Harald Hardrada.

Helmi DresenAntaŭ 75 jaroj germaniaj nazioj murdis la estonan esperantistinon, tradukistinon k vortaristinon Helmi Dresen (1892-1941).

26. Antaŭ 25 jaroj (1991) eksterordinara kongreso de Komsomolo decidis pri memlikvido de ĉi tiu junkomunista organizo.

29. Antaŭ 75 jaroj (1941) germaniaj okupintoj kun helpo de lokaj kunlaborantoj komencis amasan murdon de judoj en Babij Jar, rande de Kievo (entute ĉ. 150 mil judoj estis murditaj tie).

30. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armero komencis la operacon “Tajfuno” por okupi Moskvon.

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/09/septembro-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Septembro 2016: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1

  1. Mikelo diras:

    Gratulon pro via tre interesa laboro!

    Tamen mi ne komprenas, kial vi ĉiam skribas “germania” anstatau “germana”…

    Kun miaj plej amikaj salutoj el suda Francio.

Respondi