Dio ne havas eklezion

Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. Antverpeno: FEL, 2015. 168 p.

Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble bonajn rilatojn. Post la cunamo la insulanoj renkontas alian defion. Kiam multaj el la domoj estas detruitaj, internacia kompanio volas ne rekonstrui la domojn, sed konstrui hotelojn kaj aliajn konstruaĵojn por allogi turistojn al la insulo. Kontraŭ tio ĉi protestas i.a. patro Patrick. Utila estas la ĉeesto de internacie konata foto-ĵurnalisto sur la insulo. La rakonto havas du finojn: unu por la insulanoj kaj alia por la ĉefa protagonisto.

La heroo de la libro, Bruce Golding, estas priskribita kiel viva homo, havanta almenaŭ du personajn problemojn. Hejme en Aŭstralio li havas filon, kiun li dum pluraj jaroj ne atentis, ĉar li ne vivas kun ties patrino kaj ĉar li pro sia profesio multege vojaĝas en la mondo. La troa laborado kaj vojaĝado ankaŭ kaŭzis veran kolapson de la foto-ĵurnalisto sur Hakilule, kiam li fakte devus laboregi. Li bezonas la helpon de kelkaj aliaj protagonistoj de la libro por entute kompreni ke li tro multe laboris:

“La viroj portis vin ĉi tien laŭ instrukcioj de Paĉjo. Vi estis senkoscia tutan tagon. Paĉjo tre zorgis pri vi. Kaj vi ofte parolis, delire mi dirus. Ĉu vi havis koŝmarojn?”

“Aĥ, tio estas…” Kiel li diru? “Tio estas malnova afero ĉe mi,” li fine diris kun malvigla voĉo.

“Mia patro estas saĝulo. Li kredas, ke vi suferas nervan kolapson, kaj li supozas, ke via laboro kaŭzas tion. Ĉu estas tiel?”

Bruce ne volis daŭrigi tiun diskuton. Post ioma silento li petis, kiel eble plej ĝentile, “Perpetua, vi diris, ke vi preparis kaĉon…”

La menciita patro estas la katolika pastro Patrick, kiu alvenis al la insulo antaŭ longa tempo, sed kiu pli kaj pli konvinkiĝis ke la animistoj sur la insulo same bone povis resti animistoj anstataŭ fariĝi katolikoj. Pro tio ekestis ne nur bona kunlaboro inter la anoj de la du religioj, sed ankaŭ ritoj kun miksita liturgio. Pastro Patrick cetere ankaŭ edziĝis al animista virino Alani, kvankam katolikaj pastroj – kun malmultaj esceptoj – devas resti needziĝintaj. Ilia filino Perpetua estas la tria grava protagonisto de la verko, kiu multe diskutas kun Bruce Golding pri diversaj aferoj.

Trevor Steele estas tre produktema verkisto. Plurajn temojn el Dio ne havas eklezion ni renkontas ankaŭ en aliaj liaj verkoj. La katolikan eklezion kaj ties spiritan vivon ni renkontas ankaŭ en la du volumoj de La Fotoalbumo (2001, 2005) kaj kies trian volumon mi nepacience atendas. La renkontiĝon inter praloĝantoj kaj la okcidenta civilizo ni renkontas en Flugi kun kakatuoj (2010), en Paradizo ŝtelita (2012), kaj ankaŭ en la novelo Memori kaj forgesi en la samnoma novelaro el 1992, en noveloj el Aŭstralia Felix (1999) k. a. Ni povas kompreni, ke tiuj ĉi temoj – katolikismo kaj renkontiĝo inter praloĝantaro kaj moderna civilizo – forte tuŝis la verkinton.

Ĉu la traktado de la temoj estas bonstila? Ĝenerale jes, sed kelkfoje kiel en p. 55-58 la diskutado pri katolikismo fariĝas iom tro simila al debata artikolo ol beletro. En kelkaj paĝoj pastro Patrick – aŭ ĉu la verkinto – prezentas sian ideon pri harmonia kunvivado kaj ekmiksiĝo de animismo kaj katolikismo. La harmonia kunvivado estas priskribita kiel unika afero. La verkinto eble renkontis konserveman tipon da katolikismo. Ni tamen sciu ke la tiel nomataj “kuntekstaj” teologio kaj liturgio fariĝas ĉiam pli ofta en la katolika kaj pluraj protestantaj eklezioj. Ekzemple, en Afriko multaj eklezioj ne priskribas la kristaniĝon kiel ŝanĝon de religio, sed ekzemple: “Nia popolo ĉiam kredis je Dio. Nun ni ankaŭ kredas je Jesuo”. Tial la situacio sur la fikcia Hakilule ne estas same unika, kiel aludas la libro. Ni tamen renkontas ankaŭ reenkarniĝon en la religia mikso de la insula popolo (p. 69). Interese estus scii de kie venas tiu elemento. Ĝi certe ne estas tipa elemento de polineziaj religioj, sed kutime apartenas al hinduismo, kelkaj formoj de popola budhismo kaj okcidenta novaĝismo. La verkisto volas multon diri pri religio en la libro. La stilo iom perdas pro tio, sed ĝenerale la libro estas bonstila. La dialogoj fluas. Parolas kaj pensas veraj homoj. La lingvaĵo estas bona Esperanto, sen lingvaj eksperimentoj. Nur unu tajperaron mi trovis.

La titolo de la libro Dio ne havas eklezion povas trompi legemulojn. Kiam la retejo OLE (Originala Literaturo Esperanto; nepre vizitu ĝin, se vi ankoraŭ ne tion faris.) unue prezentis ĉi tiun libron, la retejo priskribis ĝin nur per unu vorto: “religia”. Tio montras, ke la titolo trompas leguntojn, ĉar la temo estas multe pli larĝa ol religia. Religioj estas unu el pluraj temoj, kio estas natura, ĉar religioj estas grava fenomeno en la homa kulturo. Tamen ne estas korekte diri, ke Dio ne havas eklezion estas religia romano. Mi supozas, ke la titolo baziĝas sur opinio de la verkinto ke la oficiala katolika eklezio ne estas fondita de Dio en la maniero kiu estas dogmo en la eklezio mem. La elekto de tiu ĉi titolo tamen verŝajne malinstigas nereligiemajn legemulojn legi ĝin. La kovrilo montras dratreton antaŭ maro – eble aludo pri la batalo inter la vivstilo pri proksima al la naturo de la Hakilule-anoj kaj la okcidenta civilizo.

Sume, Dio ne havas eklezion estas leginda libro. Ĝi kaptas plurajn ĉiamajn kaj aktualajn demandojn: trolaboremo, malbona kontakto inter patro kaj filo, naturkatastrofoj, senskrupuleco de kapitalismo, malsimileco kaj inter malsamaj kulturoj kaj ke kontakto inter malsamkulturaj homoj eblas kvankam kulturoj malsamas. En la verko rolas vivantaj homoj, kiuj povus ekzisti en la vera mondo. La stilo estas imitinda kaj la lingvaĵo bona.

Leif Nordenstorm

Noto: La recenzanto uzas la vorton katolika en la senco romkatolika. — La Red.

Ĉi tiu recenzo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/recenzo-69

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi