En la Pollanda Woodstock

Esperanto ĉeestis ĉi-jare en la tradicia festivalo Przystanek Woodstock (stacio Woodstock), okazinta la 14–16an de julio en Kostrzyn nad Odrą ĉe la limo de Pollando kaj Germanio.

Indas substreki, ke pri enkonduko de Esperanta agado al ĉi tiu precipe junulara Festivalo longe klopodis la 88-jara esperantisto Kazimiro Krzyżak kaj realigis la ideon Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz (CEM) kiel “multkulturan vilaĝon Esperanto”. Ĉi tiu “vilaĝo” situis en la plej prestiĝa zono de la festivala tereno: sur monteto de ASP (Akademio de Belartoj), kie lokiĝis ĉ. 60 institucioj / organizoj el kampo de edukado, kulturo, arto. La vilaĝo Esperanto konsistis el du grandaj kaj kvar malgrandaj tendoj.

Nia 18-persona teamo dum tri tagoj diversmaniere informadis pri Esperanto per grandaj afiŝoj, informiloj kaj per lecionoj de Stano Marček en ĉi tiu festivalo, vizitita de kelkaj centmiloj da muzikemuloj. Tio estas probable la plej grava atingo de informado pri Esperanto dum multaj jaroj. Ni esperas, ke venontjare la laborteamo plijuniĝos kaj ni denove proponas kunlaboron al junularo.

Ni dankas al UEA, kiu parte helpis nin monsubtenante konstruadon de la Tendumejo, al la estraro de CEM kaj al individuaj mondonacintoj.

Halina Komar

Foto: Andrzej Sochacki

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2016/09/pollando-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi