Moskva renkontiĝo ekster Moskvo

MER-6

Al la programo de MER-6 prelege kontribuis, inter aliaj, Ljudmila Novikova kaj Nikolaj Gudskov, kiuj aktivis ankoraŭ en la Sovetunia movado. (Foto: Anna Striganova)

La 9–11an de septembro en la ripozejo Salut apud la urbo Puŝkino (Moskva regiono) okazis la 6a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 30 personoj: unu el Latvio, ĉiuj ceteraj el Rusio.

La intenco revivigi la etoson de la iamaj Centrorusiaj Esperanto-Renkontiĝoj (CRER) plene sukcesis. Agrablan nuancon al la etoso aldonis kelkaj lokaj katoj, unu el kiuj tuj aliĝis al nia kompanio kaj pasigis la tutan tempon en nia dometo aŭ apud ĝi, volonte akceptante nutraĵojn kaj karesojn.

Preskaŭ ĉiuj partoprenintoj estis spertaj Esperanto-parolantoj, do ne okazis iaj kursoj. Kelkaj progresantoj diligente strebis paroli en Esperanto kaj tre baldaŭ adaptiĝis al la etoso. Oni aŭskultis prelegojn pri evoluo de Esperanto-ideologio (Nikolaj Gudskov), pri problemoj de beletra tradukado (du prelegoj – de Valentin Melnikov kaj Ljudmila Novikova), pri popolaj fabeloj (Anna Striganova) kaj aliaj. Kadre de MER estis anoncita scienca konferenco de la Universitato pri Popol-Amikeco Patrice Lumumba – do la prelegoj baldaŭ
estos publikigitaj en la rusa kaj Esperanto, kiel ties materialoj.

En komplika kvizo pri raraj vortoj kaj pri Esperanto-kulturo venkis Valentin Melnikov en akra konkurenco kun Miĥail Povorin. Vespere okazis bardaj koncertoj, arta kafejo, komuna kantado. Miĥail Abramoviĉ preparis bongustegan ŝaŝlikon; tiu malfruvespera aranĝo multe superis iamajn lignofajrojn, pro kies manko en Esperanto-renkontiĝoj longe suferis spertaj esperantistoj…

Ĉio planita okazis ĝustatempe, eĉ lastmomente aldoniĝis unu plia programero anstataŭ supozita “libera tempo”. La organizantoj, Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, zorgis pri ĉio vere modele. Ni esperu, ke tia semajnfina eksterurba renkontiĝo iĝos tradicia, samkiel unutagaj renkontiĝoj en la gastama hejmo de Dmitrij kaj Anna.

Valentin Melnikov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/09/moskva-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi