Konkurso por nova esperanto.net

UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de tri mil eŭroj. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.

Kion?

La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni ĝin, kiel partopreni la komunumon, kaj kiel iĝi “Amiko de Esperanto”. La baza ideo videblas ĉe http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas libere uzi partojn de ĝi por krei vian propran version. Ĝi povas havi pli aŭ malpli da enhavo/rubrikoj laŭ tio, kio laŭ vi taŭgus.

Kiel?

Por partopreni, simple komencu krei la retejon, almenaŭ en Esperanto.

1. La strukturo estu tia, ke:
● ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
● ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.

2. Rilate al la aspekto, ni konsideros:
● la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
● la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco

3. La informoj en la retejo estu:
● bone organizitaj
● allogaj
● diversaj (filmetoj, fotoj, formularoj, tekstoj)

4. La administrado estu:
● farebla de ne-komputilistoj
● facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
● diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
● facile tradukebla

5. La retejo devus esti optimumigita al serĉiloj:
● la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj

Pri tekniko:

La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.

● Se la retejo uzas Drupal, prefereble uzu 8.1.x
● Se la retejo uzas WordPress, prefereble uzu 4.6.x
● Se la retejo uzas Jomla, prefereble uzu 3.6.x
● Se la retejo uzas symfony, prefereble uzu 2.7.x

Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.

Reguloj:

La limdato por prezenti vian proponon estu la 17a de oktobro je la 14a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo.

La Estraro de UEA konsideros ĉu la proponita retejo atingis pli bonan rezulton ol provo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la gajninton de la premio. Se ĝi ne atingos tiun nivelon, la konkurso/konkurado estos nuligita.

La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al esperantonet@co.uea.org . Por travidebleco kaj por helpi la informfluon, ni uzos la baldaŭ oficiale lanĉotan forumon ĉe http://forumo.esperanto.net/index.php?topic=41.0 por respondi al la demandoj.

Emiljo Cid
Estrarano de UEA pri informado

Fonto: http://forumo.esperanto.net/index.php?topic=41.0

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi