KAEST 2016 invitas

KAESTKAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio).

La ĉeftemo de KAEST 2016 estas “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”. La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto. Krome, dum lastaj jaroj ĝi ankaŭ kunlaboras pri projektoj, rilataj al kiberia ĉikanado.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Prelegoj (en du paralelaj blokoj: ĉeftemaj kaj alitemaj)
  • Trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj k. s.)
  • Fakaj diskutoj (pri certa temo)
  • Vespera (neformala) programo (vingustumado, filmoprezento, diskutoj, k. s.)
  • Ekskurso (al la bela kastelo Červený Kameň)

E@I-teamo invitas aliĝi kaj prelegi, aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2016. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

Post la konferenco la prelegotekstoj estos publikigitaj en preleg-kolekto, kiun ricevas ĉiu preleganto kaj partoprenanto senpage.

Legu pli: http://kaest.ikso.net

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi