Premio Maŭro La Torre

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honoran Membron.

La esplor-kampoj estas:

  • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
  • Interkultura edukado per Esperanto
  • Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
  • Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
  • Retaj kursoj pri Esperanto
  • Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidato anoncu sian intencon partopreni kaj sian temon ĝis 1a de januaro 2017. Tiu anonco estu dokumento proks. unupaĝa kun mencio pri la esplor-kampo elektita (vidu supre), prezento pri la preciza temo (200 ĝis 300 vortoj). Tiu dokumento entenu mallongan prezenton de la kandidato / kandidatino (nomoj, loĝlokoj antaŭaj kaj nuna, aĝo, retadreso), de liaj/ŝiaj antaŭaj studoj kaj esploroj, kaj aktivecoj en ligo kun Esperanto. Reago de ILEI sekvos ĝis la 15a de januaro.

La ILEI estraro kaj la familio La Torre starigos juĝ-komisionon en rilato kun la temo de la esplor-laboro.

La laboro devas esti nova esploro farota por la Premio.

La esplor-laboro devas esti dokumentita kaj priskribita en raporto de almenaŭ 20 A4-paĝoj, maksimume 30 paĝoj.

La litertipo estas libera, ĝi estu ne tro baroka. La marĝenoj estu normalaj, mezaj. La interlinia spaco estu 1,5.

La laboraĵo estu transdonita en reta formo al ilei.prezidanto@gmail.com ĝis la 30a de aprilo 2017, kaj en papera formo po unu ekzemplero al la familio La Torre, al ILEI kaj al la ĵurio (la kandidato ricevos la stratadresojn de la ricevontoj) (entute kvin ekzempleroj).

La anonco pri la gajninto okazos antaŭ la 30a de junio 2017.

La gajninto devos sendi ok paperajn ekzemplerojn de sia laboraĵo, tio estas po unu, al diversaj gravaj bibliotekoj en la mondo laŭ la programo de ILEI “Ni Savu Niajn Semojn”.

La premio konsistas el sumo de 500 EUR.

ILEI retenas al si la rajton eventuale publikigi la gajnintan raporton.

La premio estis transdonita la unuan fojon en 2015 okaze de la 48a ILEI-Konferenco en Oostende kaj anoncita en la 100a Universala Kongreso de UEA en Lille.

La konkurso okazadas poste ĉiun duan jaron. En ĉiu konkursjaro la premio estos transdonita en la tiujara konferenco de ILEI kaj vaste prezentita en la samjara Universala Kongreso de UEA.

Ekzistas interna regularo inter ILEI kaj la familio La Torre pri la starigo, konsisto kaj laboro de la ĵurio.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi