IJK, ne pli problema ol kutime

IJK-2016

En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel mastrumado de projektoj, motivado, persvadado aŭ grupa dinamiko.

La kongreso havis siajn organizajn malfacilaĵojn pro la manko de kunordiganto, sed finfine ĝi okazis kun ne pli multaj problemoj ol kutime. Kelkaj punktoj estis eĉ aparte bonaj, ekzemple, la trinkejo, kiu ĉi-jare gastis en la apuda studenta klubejo, plene luita por la bezonoj de la kongresanoj. Tie okazis ankaŭ la karaokeo kaj koncertoj, inkluzive de la plej atendata, tiu de La Perdita Generacio. Ĉiuj aliaj programeroj okazis en la ĉefa kongresejo, ĝian rolon ludis la Naturscienca Universitato en Vroclavo.

Koncerto de La Perdita Generacio (Foto: Ivo Miesen)

La Komitato de TEJO por siaj kunsidoj dediĉis unu plenan tagon. Plejparto de la tempo estis uzita por diskuti kaj voĉdoni la Statuton de TEJO kaj la akompanajn dokumentojn, por kiuj venis duoncento da amendoj. La estrara raporto enhavis erarojn kaj mankojn, pro kio la Komitato rifuzis akcepti ĝin kaj taskis la estraranojn pretigi taŭgan raporton ĝis la 1a de septembro, por decidi pri ĝi en reta voĉdono.

IJK-2016

TEJO-estraranoj Arina Osipova, Michael Boris Mandirola, Juliana Evandro kunsidas en Vroclavo (Foto: Ivo Miesen)

La varia programo de ekskursoj inkluzivis la pufboatadon, viziton al la fortikaĵo en Srebrna Góra kaj la pli trankvilajn urborigardadon kaj promenon al la bestoĝardeno.

El la du subvenciitoj de la ĉiujara konkurso “Partoprenu en IJK” al Vroclavo venis nur unu: Hector Díaz el Peruo. La alia, bedaŭrinde, ne sukcesis akiri la vizon por la Ŝengen-zono. Ĉeestis kvar el la kvin estraranoj de TEJO, kaj tuta klaso el itala lernejo, kiu studis Esperanton por kune vojaĝi al la kongreso.

En la lasta tago granda buso portis pli ol 50 personojn kvincent kilometrojn suden, rekte al la 101a UK en Nitro, Slovakio, kie la junulara programo estis aparte abunda. Monaton poste la Estraro de TEJO anoncis la kongresurbon de la 73a IJK. La plej gravan junularan Esperanto-aranĝon en 2017 gastigos Aneho en Togolando. Temos pri la unua IJK en Afriko.

Paweł Fischer-Kotowski

Fotoj de Ivo Miesen

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/09/ijk-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi