Esperanto en Lernfesto

La 6a Lernfesto okazis la 4an de septembro en la Germana-Franca Ĝardeno en Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo, Becker-Meisberger-Instituto kaj Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken tie prezentis tri pavilonojn kun la fama divenrado kaj ankaŭ etan lernejon por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton.

La lernfeston vizitis proksimume 20 mil homoj, kiuj vidis la tri Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis 360 vizitantoj, ĉefe infanoj kaj junaj plenkreskuloj.

Vizitis nian standon ankaŭ la ministro pri kulturo Ulrich Commerçon, kiu detale informiĝis pri la laboro de la Esperanto-movado ĝenerale kaj pri la kampanjo de SEL speciale.

La lingvoeksperimento funkciis per tri partoj: Unue la partoprenantoj devis plenigi sciencan demandilon. Poste ili estis instruataj pri Esperanto en la Eta Lernejo, kie la vicprezidanto de SEL, Edgar Werner Müller prezentis lecionon de la konata lingva kurso Mazi en Gondolando.

Poste ili venis al la divenrado por elprovadi siajn novajn lingvokonojn. Rimarkinde ofte ili tie tre bone tradukis la Esperanto-esprimojn en la germanan lingvon. La sukcesintoj poste ricevis unu stampon por la lernfesta pasporto. La kompleta kolektado de stampoj rajtigis ilin partopreni en la granda tombolo en la fino de la lernfesto.

Do, la partoprenantoj povis facile konstati, ke helpe de minimumo da instruo kaj surbaze de aliaj lingvokonoj (latina, franca, angla), ili komprenis kaj tradukis eĉ relative malfacilajn vortojn kaj frazojn en Esperanto.

Oliver Walz, la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo konkludis, ke la Lernfesto estis tre sukcesa kaj vizia aranĝo, do entute tre taŭga por realigi la longtempan strategion de Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto.

Do, nian partoprenon en la venonta jaro ni jam decidis unuanime.

Informservo de SEL

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/09/germanio-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi