Beletra Almanako, 2016, №26

La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj.

Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.

Per la traduko de Ionel Oneţ oni konatiĝas kun prozaĵoj de la rumanaj verkistoj Mircea Opriţă kaj Mihai Măniuţiu. La insigno de la sudamerika rakontisto Julio Ramón Ribeyro aperas tradukite de Harald Helfgott. Tradukitan poezion liveras streboj de Suso Moinhos: elangligitaj poemoj de Sholeh Wolpé kaj poemoj de Tal Nitzán el la angla kaj la hispana.

István Ertl meditas, ĉu oni povas trovi sian identecon en tradukado. Miguel Fernández prezentas la poem-antologion Nova mondo en niaj koroj. Sen Rodin prikonsideras la figuron de papo Francisko 1a. Reinhard Haupenthal eseas pri la sarlanda gastronomio.

Recenzoj ĉi-foje estas esee longaj. Ekzemple, Jorge Camacho kaj Suso Moinhos analizas la kolektivan traduklaboron — poemaron de la pola Nobelpremiitino Wisława Szymborska kaj Rubén Fernández Asensio analizas la anglalingvan volumon, en kiu estas kolektitaj artikoloj de Lionel Wee, konata kritikanto de la koncepto pri la lingvaj rajtoj. Pliaj recenzoj estas de Nikolao Gudskov, Wim Jansen, Leif Nordenstorm kaj Luiza Carol. Aperas ankaŭ kelkaj reagoj de legantoj.

La kovrila kaj rubrikaj fotoj de Roberto Alarcón montras urbajn pejzaĝojn aŭ scenojn.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/09/ba-26

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi