NASK plenis je energio, gramatiko kaj muziko


Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.

Kiel ĉiam, ĉi-jare studantoj povis elekti el tri niveloj de kursoj: postbaza, meza kaj supera.

La post-bazan nivelon kune instruis Lee Miller kaj Ĵenja Bondelid, ambaŭ usonanoj. Tiu nivelo celis helpi studantojn, kiuj jam ekkonis la bazajn regulojn de la lingvo, pli bone regi kaj sekvi ilin kaj kuraĝiĝi pri parolado. Sur ĉiu muro de la klasĉambro videblis paperoj montrantaj la literon “N”: memorigiloj pri la akuzativo. Por iomete malpezigi la lecionojn, Ĵenja ankaŭ instigis la klason kanti simplajn Esperantajn kantojn.

Por instrui la mezan nivelon venis Tim Morley de Britujo. Unu el liaj metodoj estis starigi ludojn, kiuj paroligis la studantojn. Intertempe li “kolektis erarojn”, kiujn li aŭdis de la studantoj dum la ludoj. Poste li kaj la klasanoj diskutis la plej oftajn erarojn. Laŭ la sonoj de ridado en la meznivela klasĉambro kaj laŭ la komentoj de la klasanoj ĉe la manĝotabloj, tiu ĉi metodo multe plaĉis al la studantoj.

Bertilo Wennergren, rokmuzikisto kaj aŭtoro de PMEG, venis el Germanujopor gvidi la superan nivelon. Tamen, lia nomo por la nivelo, en kiu mi partoprenis, estis “ĥaosa nivelo”, ĉar li petis ke ni skribu demandojn sur slipoj kaj metu ilin en lian “magian ĉapelon”. Dum parto de ĉiu tago li hazarde elektis slipojn el la ĉapelo, kaj la klaso diskutis la demandojn pri tiklaj detaloj de la Esperanta gramatiko. La klaso ankaŭ debatis diversajn temojn kaj legis tekstojn, en kiujn li antaŭe enmetis gramatikajn erarojn, por trovi, kaj diskuti kiel korekti la erarojn.

Inter la NASKanoj estis kelkaj, kiuj komencis lerni Esperanton per la reta kurso de Duolingo. Hans Becklin, kiu eklernis per Duolingo antaŭ 11 monatoj, sed partoprenis la superan nivelon, ŝatis kelkajn ecojn de la NASKa kurso kiuj mankas en reta kurso kiel Duolingo. Li rakontis: “Duolingo estas kurso kun multe de la angla, en kiu oni povus studi tridek minutojn ĉiutage. NASK estas kurso sen uzo de la angla, kiu daŭras ok horojn dum la tuta tago. Sen NASK mi neniam povus studi kaj uzi Esperanton dum tuta semajno. Mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de Usono kaj de aliaj landoj. Nia divido de kulturoj, pensoj, kaj tempo konvinkis min, ke Esperanto vere estas ponto super la memfaritaj muroj en nuntempa vivo”.

Alia interesa grupo inter la kursanoj estis kvin junuloj kiuj aĝis malpli ol 18 jaroj. Ĉe NASK ili devas esti akompanataj de sia patro aŭ patrino. La junuloj donis freŝan, kelkfoje amuzan senton al la pli aĝaj studantoj, kaj ankaŭ mem multe profitis la sperton. Leo Guth, unu el la junuloj, diris: “Mi ĝuegis la kurson! Krom la lerna valoro de la kurso, mi plej amis la homan flankon. Komence, mi estis tre timida renkonti aliajn esperantistojn kaj paroli kune realvive. Sed baldaŭ la aliaj partoprenantoj forigis ĉiom da miaj zorgoj. Ili neniam igis min senti min kiel infano”. Leo esperas vojaĝi al junularaj esperantistaj eventoj en Eŭropo estontece.

Krom la kursoj, aliaj programeroj okazis posttagmeze kaj vespere. Kelkaj el la temoj estis: Esperanto kiel hejmlingvo kun infanoj, la Ruĝa Kruco en Kubo, kartludoj kaj tabulaj ludoj, kaj Usona popolmuziko.

Samtempe kun NASK okazis la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), kies ĉefa produkto estis radioprogramo en formo de amuza historia kvizo. Mi rolis en la programo, kaj esperas ke baldaŭ ĝi estos aŭskultebla rete.

Kvankam mi multe lernis, mi plej ĝuis du aferojn ĉe NASK ĉi-jare. La unua afero estis ke multaj homoj kunportis muzikilojn, kaj plenigis la vesperojn per muziko. Ni aŭskultis du koncertojn. La unuan koncerton prezentis multaj kantistoj kiuj kantis por ni kantojn de multaj landoj. La duan prezentis ĉefe Bertilo kaj Ĵenja, kiuj bele kantis ne nur kantojn verkitajn aŭ tradukitajn de Ber- tilo, sed ankaŭ novan Esperantan tradukon, kiun Lee Miller faris de la kanto “When I’m Sixty-Four” de la rokgrupo The Beatles.

La dua afero estis uzi Esperanton tuttage! Simple ludi kartludon, aŭ babili en trinkejo kun bonkoraj esperantistaj amikoj, novaj kaj malnovaj, vere feliĉigis mian koron. Mi ne volis foriri, kaj jam antaŭĝojas pri la kurso en 2017. Jam oni anoncis ke NASK okazos en la sama loko ankaŭ en la venontaj tri jaroj.

Brian Harmon

NASK: energio, gramatiko, muziko

Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.

Kiel ĉiam, ĉi-jare studantoj povis elekti el tri niveloj de kursoj: postbaza, meza kaj supera.

La post-bazan nivelon kune instruis Lee Miller kaj Ĵenja Bondelid, ambaŭ usonanoj. Tiu nivelo celis helpi studantojn, kiuj jam ekkonis la bazajn regulojn de la lingvo, pli bone regi kaj sekvi ilin kaj kuraĝiĝi pri parolado. Sur ĉiu muro de la klasĉambro videblis paperoj montrantaj la literon “N”: memorigiloj pri la akuzativo. Por iomete malpezigi la lecionojn, Ĵenja ankaŭ instigis la klason kanti simplajn Esperantajn kantojn.

Por instrui la mezan nivelon venis Tim Morley de Britujo. Unu el liaj metodoj estis starigi ludojn, kiuj paroligis la studantojn. Intertempe li “kolektis erarojn”, kiujn li aŭdis de la studantoj dum la ludoj. Poste li kaj la klasanoj diskutis la plej oftajn erarojn. Laŭ la sonoj de ridado en la meznivela klasĉambro kaj laŭ la komentoj de la klasanoj ĉe la manĝotabloj, tiu ĉi metodo multe plaĉis al la studantoj.

Bertilo Wennergren, rokmuzikisto kaj aŭtoro de PMEG, venis el Germanujopor gvidi la superan nivelon. Tamen, lia nomo por la nivelo, en kiu mi partoprenis, estis “ĥaosa nivelo”, ĉar li petis ke ni skribu demandojn sur slipoj kaj metu ilin en lian “magian ĉapelon”. Dum parto de ĉiu tago li hazarde elektis slipojn el la ĉapelo, kaj la klaso diskutis la demandojn pri tiklaj detaloj de la Esperanta gramatiko. La klaso ankaŭ debatis diversajn temojn kaj legis tekstojn, en kiujn li antaŭe enmetis gramatikajn erarojn, por trovi, kaj diskuti kiel korekti la erarojn.

Inter la NASKanoj estis kelkaj, kiuj komencis lerni Esperanton per la reta kurso de Duolingo. Hans Becklin, kiu eklernis per Duolingo antaŭ 11 monatoj, sed partoprenis la superan nivelon, ŝatis kelkajn ecojn de la NASKa kurso kiuj mankas en reta kurso kiel Duolingo. Li rakontis: “Duolingo estas kurso kun multe de la angla, en kiu oni povus studi tridek minutojn ĉiutage. NASK estas kurso sen uzo de la angla, kiu daŭras ok tagojn dum la tuta tago. Sen NASK mi neniam povus studi kaj uzi Esperanton dum tuta semajno. Mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de Usono kaj de aliaj landoj. Nia divido de kulturoj, pensoj, kaj tempo konvinkis min, ke Esperanto vere estas ponto super la memfaritaj muroj en nuntempa vivo”.

Alia interesa grupo inter la kursanoj estis kvin junuloj kiuj aĝis malpli ol 18 jaroj. Ĉe NASK ili devas esti akompanataj de sia patro aŭ patrino. La junuloj donis freŝan, kelkfoje amuzan senton al la pli aĝaj studantoj, kaj ankaŭ mem multe profitis la sperton. Leo Guth, unu el la junuloj, diris: “Mi ĝuegis la kurson! Krom la lerna valoro de la kurso, mi plej amis la homan flankon. Komence, mi estis tre timida renkonti aliajn esperantistojn kaj paroli kune realvive. Sed baldaŭ la aliaj partoprenantoj forigis ĉiom da miaj zorgoj. Ili neniam igis min senti min kiel infano”. Leo esperas vojaĝi al junularaj esperantistaj eventoj en Eŭropo estontece.

Krom la kursoj, aliaj programeroj okazis posttagmeze kaj vespere. Kelkaj el la temoj estis: Esperanto kiel hejmlingvo kun infanoj, la Ruĝa Kruco en Kubo, kartludoj kaj tabulaj ludoj, kaj Usona popolmuziko.

Samtempe kun NASK okazis la Kino-Teatro-Festivalo (KTF), kies ĉefa produkto estis radioprogramo en formo de amuza historia kvizo. Mi rolis en la programo, kaj esperas ke baldaŭ ĝi estos aŭskultebla rete.

Kvankam mi multe lernis, mi plej ĝuis du aferojn ĉe NASK ĉi-jare. La unua afero estis ke multaj homoj kunportis muzikilojn, kaj plenigis la vesperojn per muziko. Ni aŭskultis du koncertojn. La unuan koncerton prezentis multaj kantistoj kiuj kantis por ni kantojn de multaj landoj. La duan prezentis ĉefe Bertilo kaj Ĵenja, kiuj bele kantis ne nur kantojn verkitajn aŭ tradukitajn de Ber- tilo, sed ankaŭ novan Esperantan tradukon, kiun Lee Miller faris de la kanto “When I’m Sixty-Four” de la rokgrupo The Beatles.

La dua afero estis uzi Esperanton tuttage! Simple ludi kartludon, aŭ babili en trinkejo kun bonkoraj esperantistaj amikoj, novaj kaj malnovaj, vere feliĉigis mian koron. Mi ne volis foriri, kaj jam antaŭĝojas pri la kurso en 2017. Jam oni anoncis ke NASK okazos en la sama loko ankaŭ en la venontaj tri jaroj.

Brian Harmon

Foto de Greg Heartsfield

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/nask-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to NASK plenis je energio, gramatiko kaj muziko

  1. Keneĉjo Goldbergo diras:

    Brajeno, ĉe NASK ankaŭ estis membro de la vespera klaĉejo, kiu okazis en trimura ĉambro. Nia ofta celo estis ridi; povis esti la Movado; povis esti planoj ene de la Afero. Tiel mi ĝuis min!

Respondi