ILEI: De konferenco al kongreso


La 49a konferenco de ILEI okazis de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto en la universitato de Nyíregyháza en la orienta Hungario kun 120 geesperantistoj el 28 landoj, plej fore el Brazilo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Kubo, Nepalo, Pakistano, Togolando kaj Usono.

La programo komenciĝis sabate per interkona frandvespero. La partoprenantoj alportis el siaj landoj variajn manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn por gustumigi al aliaj. La vesperon muzike animis Attila Schimmer el Aŭstrio. Dimanĉe okazis solena inaŭguro kun ĉeesto de la rektoro de la universitato kaj vicprezidanto de la departamenta konsilio. Vespere okazis Nacia Vespero.

La programo de la konferenco kaj de la lingva simpozio, kies temo estis “Novaj vojoj de lernado”, estis bunta kaj bone plenumita. Dum la semajno okazis kursoj, instruista trejnado, diversaj prelegoj, debatoj, diskutrondoj, atelieroj. Oni parolis pri instruistaj spertoj, Esperanto-centroj, interkultura edukado, universitata agado, projekto “Comenius”, interlingvistikaj studoj en Poznano, Esperanto en infanĝardeno, stilfiguroj, Esperanto en Afriko.

Oni povis lerni la hungaran lingvon eksprese. Estis prezentita la filmo Laŭ spuroj de Tibor Sekelj, eblis lerni ĉendancojn aŭ spertiĝi pri aikido. Estis prezentita la projekto “Jaro de la lernanto”, lanĉita en Nitro. Lingva festivalo okazis en bela loko de etnovilaĝa subĉiela muzeo “skanseno”. Prezentiĝis 26 lingvoj inkluzive de toki pona.

Ĉar la partoprenantaro de la konferencoj de ILEI kreskas, la komitato decidis nomi la venontan konferencon kongreso. Dum la korea vespero estis filme prezentita la venontjara kongresurbo Busan. La partoprenantoj ricevis USB-memorilon kun pliaj dokumentoj kaj dosieron pri Busan. Ĉe la fino du koreaj spertulinoj instruis al ni tradician maskodancon. La vespero finiĝis en agrabla etoso ĉe manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Dum la duontagaj ekskursoj ni promenis en la urbo Nyíregyháza kaj en la proksima sallaga bankuracejo Sóstó. La tuttaga ekskurso estis eventoriĉa. Ni vizitis la urbon Tokaj kaj ĝian faman vinkulturan regionon. En la vilaĝo Mád ni admiris riĉe pentritan barokan sinagogon de la 18a jarcento. En la urbo Abaújszánto ni vizitis muzeon kaj memorĉambron de Kálmán Kalocsay. La urbestro bonvenigis nin kaj regalis nin per aperitivo. Post bongusta tagmanĝo ni daŭrigis nian vojaĝon al la urbo Szerencsi, kie ni vizitis ĉokolad-fabrikon. Post la instrukcioj ni mem kreis dekoraĵojn sur ĉokolado kaj rememore kunportis ĝin. La lasta halto estis en la vilaĝo Tarcal, kie ni en privata vinkelo gustumis tri specojn de vinoj, kiujn oni poste povis aĉeti.

En la internacia vespero ni admiris orientstilan, nepalan kaj ĉinan dancojn, aŭskultis rakonton pri la slovaka popolo, spektis filmon pri Pakistano, ĝuis diversajn kantojn, gitarkaj violonludadon. Ĵaŭde okazis abunda bankedo. La adiaŭan vesperon gajigis muzikistoj, kaj la loka grupo prezentis folklorajn dancojn. Poste ĉiuj kundancis kaj kantis en Esperanto.

En la fermo Zsófia Kóródy prezentis novan maskoton por la instruado – amuzan muson. Post la ferma parolado la prezidantino de ILEI Mireille Grosjean disdonis atestilojn al la partoprenantoj de la kursoj kaj de la instruista trejnado.

Liba Gabalda

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/ilei-10

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al ILEI: De konferenco al kongreso1

  1. Giorgio Silfer diras:

    Kunvokante sian kongreson al Suda Koreio, ILEI ne respektis interkonsenton kun TEJO pri Afriko 2017:

    http://www.esperantio.net/index.php?id=2896

Respondi