La dua parto de la telefona aplikaĵo por lerni Esperanton

ApoĴus ankaŭ la dua volumo (lecionoj 12-22) de la kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček estis publikita kiel apo por Android-aj poŝtelefonoj. La kurso do nun estas kompleta. Oni povas elŝuti kaj instali ĝin en la butiko de Google Play (serĉvorto: Esperantoplus). Informoj pri ĝi estas ankaŭ ĉe www.iei.nl/apoplus.htm

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t. n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones). Tia poŝtelefono estas ne nur telefono, sed vera komputilo: per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp.

ApoLa unua apo (Volumo 1, lecionoj 1-11, jam estas elŝutita pli ol 1500 fojojn, plej multe en Brazilo, Usono kaj Hungario, sed ankaŭ multaj en Germanio, Ruslando, Meksiko kaj Suda Koreio.

La aprezonombro estas 4,4 (el maksimumo 5 poentoj).

Oni povas elŝuti kaj instali tiun apon en la butiko de Google Play (serĉvorto: Esperanto aŭ Esperantokurso). Informoj pri ĝi estas ankaŭ ĉe www.iei.nl/apo.htm

Reagoj estas tre bonvenaj.

Piet Buijnsters
programisto
estrarano de Internacia Esperanto-Instituto
Hago, Nederlando

Legu ankaŭ:
Nova Esperanto-kurso por poŝtelefonoj

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2016/08/iei-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi