La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita

HELJe distanco de kelkaj tagoj dua premio por Historio de la esperanta literaturo (HEL): la komisiono konsistanta el s-roj István Ertl, Ulrich Lins, Ŝi Ĉengtai aljuĝis premion Antoni Grabowski al la verko de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Pli frue la konferenco de OSIEK asignis la premion por la plej valora verko en 2015. Vere unika situacio, ĉar ŝajnas ke unuafoje unu libro gajnas ambaŭ premion. Mankus nur “La Verko de la Jaro”, sed por tiu HEL ne rajtus konkuri…

Dum la solena fermo de la Universala Kongreso en Nitro la premian diplomon ricevis György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, kies membroj ambaŭ nekongresintaj aŭtoroj estas.

La aŭtoroj decidis destini almenaŭ parton de la monpremioj al la eldono plurlingva de konciza prezento pri nia literaturo, celanta unuavice la membraron de PEN Internacia.

La plej rapida maniero por aĉeti la libron (preskaŭ 800-paĝan, kun pli ol kvincent bildoj, prezo 54 eŭroj plus sendokostoj) estas mendi ĝin rekte ĉe la eldonejo, Kooperativo de Literatura Foiro.

Fonto: Heroldo Komunikas, №608 7-B

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La verko de Minnaja-Silfer duoble premiita

  1. Dankon pro la gratuloj: la autoroj ghojas pro la praktika utileco de sia libro.

    En estontaj citoj pri la fonto de la informo, bonvolu uzi nur la akronimon “HeKo”, eventuale “retagentejo HeKo”. Antaudankon.

  2. AlKo diras:

    La adreso jam estas en la fino de la lasta frazo. Oni musklaku “Kooperativo de Literatura Foiro” por sendi mesaĝon.

    Uzante la okazon, mi gratulas la du kunaŭtorojn de la libro, kies materialon ni utligas en nia enciklopedia projekto NDK.

  3. Giorgio Silfer diras:

    La retadreso de LF-koop estas:
    lf-koop che esperantio.net

Respondi