Sabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis
Paul Gubbins (1949–2016)
Paul Gubbins naskiĝis en 1949 en Southport, studis lingvojn ĉe la Manĉestra universitato kaj ĉe Queen’s University (Kanado), kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj universitata lingvo-instruisto; laste instruis ĵurnalismon ĉe la universitato Staffordshire. Aŭtoro de kelkaj anglalingvaj libroj.
Esperantisto ekde 1984, Gubbins baldaŭ diskoniĝis kiel instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto. Instruis Esperanton, ĵurnalismon kaj gvidis teatrajn staĝojn en la somerlernejo en Barlastono, en NASK k en pluraj landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj.
Verkis la lernolibron Kunvojaĝu (1993, 2006) kaj ekzercaron Subtekste (1998), sed lia plej granda merito estas la kurso Esperanto – Pasporto al la tuta mondo, aperinta vidbende kaj diske kiel serio de 15 duonhoraj prezentaĵoj.
Aŭtoro de pluraj teatraĵoj, aperintaj en kvin liaj libroj: Konto de l’ vivo (1998), Heksakloro unu komo tri (2005), La Verda Ranaro prezentas (2006), Zam- Zam- Zamenhof (Triakta per-versio de eventoj jam ofte rakontitaj, 2006), Nun ni komprenas (2007). Kelkaj liaj teatraĵoj estis surscenigitaj, kaj La Duonokulvitro estis eldonita kiel filmo en 2005.
En 2012 aperis Star in a Night Sky – 400-paĝa antologio de Esperanto-literaturo en anglaj tradukoj, kiun li kompilis kaj kuntradukis. Li estas unu el la tradukintoj de La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle (2013).
Jam en 1986 Gubbins komencis kunlabori kun Monato, en 1993 ekgvidis la gravan rubrikon “Politiko”, kaj en 2011 iĝis ĉefredaktoro de Monato, kiun li redaktis ĝis sia morto, same kiel la revuon La Brita Esperantisto (ekde 2001).
Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (2013-16), membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2007). Plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA (precipe teatraĵoj) kaj en la literatura konkurso Liro (precipe originalaj prozaĵoj).
Laŭ informo de FEL, “li pace forlasis nin en sia dormo”.
Ni funebras kaj kondolencas okaze de la morto de nia amiko kaj (tro malofta) kunlaboranto.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĝi estas nekrologo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/andriukaitis
Li sendube havis multajn meritojn kaj multe aktivadis por Esperanto. Mi tre bedaŭras lian morton kaj kondolencas al lia familio kaj liaj parencoj.
Pri la sekvoj por la “Akademio de Esperanto” (AdE) legu tie ĉi:
Post la morto de Gubbins: la “Akademio” likvidu la “Sekcion Literaturo”
En aĝo de nur 66 jaroj neatendite mortis la brita multaktivulo Paul Gubbins (1949-2016), i.a. “Direktoro de la Sekcio Literaturo” de la t.n. “Akademio de Esperanto”. AdE uzu la malĝojigan okazon kaj likvidu la ĥimeran sekcion, pri kiu estas trovebla eĉ ne unu sola raporto de post 1950 …
http://www.ipernity.com/blog/bernardo/4627012
Tre domaĝe… Mi konis lin iomete, renkontis foje en UK. Li estis simpatia homo.
Ege malĝoja informo… Pacon al lia animo.
Mi ege bedaŭras la forpason de d-ro Paul P. Gubbins, universitata lingvo-instruisto kaj i.a. unu el la plej aktivaj konsultantoj kaj kunlaborantoj de mia ESP-ANG-POLA Vortaro (5-voluma, pli ol 2000-paĝa).