UEA diplomis 14 elstarajn agantojn

En la Solena Fermo de la 101a UK en Nitro oni anoncis la nomojn de 14 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado:

  • Ĵomart Amzejev kaj Natalja Gerlach (Svedio) pro longtempa kontribuado al la Esperanto-muziko;
  • Jean Codjo kaj Adjévi Adjé (Kanado, Togolando) pro longdaŭra agado por Afrika Esperanto-Movado;
  • Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio) pro kontribuoj al la movado en Sudorienta Azio;
  • Ruth Kevess-Cohen (Usono) pro granda kontribuo al la kreo kaj subtenado de la E-kurso ĉe Duolingo;
  • Tatjana Loskutova (Rusio) pro instruado de Esperanto en aziaj landoj;
  • Márkus Gábor (Hungario) pro kontribuoj al la Esperanto-literaturo kaj al la disvastigo de Esperanto en Azio;
  • Judith Meyer (Germanio) pro kontribuoj al la diskonigo de Esperanto en interreto;
  • Jorge Montanari (Argentino) pro la iniciato kaj gvidado de la futbalteamo Esperanto;
  • Wladimir Opoka (Pollando) pro multjara kontribuado al la medicina agado kadre de UMEA;
  • Leopold Patek (Aŭstrio) pro longtempa gvida rolo en la aŭstria movado kaj 25-jara ĉefdelegiteco de UEA;
  • Syôzi Keiko (Japanio) pro longtempa gvida rolo en la japana Esperanto-Movado;
  • Ján Vajs (Slovakio) pro fakaj kaj primovadaj verkoj.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №630.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi