Esperanto – ĉu serioze?

FössmeierFestparolado de Reinhard Fössmeier en la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno

Estimataj anoj de la 93-a Germana Esperanto-Kongreso, estimataj gastoj,

certe multaj el vi jam renkontis homojn, por kiuj la internacia lingvo Esperanto estis io ne tute serioza, eble lingva ludilo, aŭ hobio sen ia praktika utilo. Ni emas supozi ke tiuj homoj estas malbone informitaj pri Esperanto kaj tial havas antaŭjuĝojn, ekzemple ke Esperanto volas forpuŝi la aliajn lingvojn, aŭ ke en planlingvo oni ne povas esprimi sentojn aŭ havi poezion kaj tiel plu.

Ni same emas imagi ke tiuj neinformitaj homoj ŝanĝas sian opinion kiam ili ricevas taŭgan informon. Laŭ anekdoto la fama lingvisto kaj verkisto Umberto Eco en universitata prelego diris ke Esperanto ne estas vera lingvo, ĉar neniu parolas ĝin dum amorado. Nu, la malon scias ne nur multaj partoprenintoj de internaciaj junularaj aranĝoj sed ankaŭ centoj da divers-lingvaj geedzaj paroj, kies komuna lingvo estas Esperanto. Umberto Eco, laŭ tiu anekdoto, estis tre pozitiva ekzemplo de homo, kiu korektas antaŭjuĝojn surbaze de novaj informoj. Kiam studentino poste diris al li ke ŝi amoras parolante nur Esperanton, li pli detale okupiĝis pri la praktiko de la internacia lingvo kaj korektis sian opinion.

Multaj esperantistoj supozas, laŭ tiu ekzemplo, ke necesas nur pli bone informi la homojn por ke ili kredu Esperanton serioza afero. Sed mi ne vere volas paroli pri ne-esperantistoj.

Mi volas prezenti tute alian hipotezon:

La esperantistoj mem konsideras Esperanton neseriozaĵo.

Kaj traktas ĝin tia.

Por tia opinio de esperantisto, ke Esperanto estas io neserioza, mi uzos ĉi tie la esprimon “neseriozismo”. Mi ne proponas ĝin por ĝenerala uzo; ĝi estas nur mallongigo por ĉi tiu prelego.

Bonvolu noti ke mi ne diris, ke esperantistoj kondutas neserioze. Ankaŭ tio ja okazas. En sia “principaro de Frostavallen” UEA petis ke esperantistoj portu verdan stelon – sed avertis “unu, ne multajn”! Ke tio necesis montras ke, precipe komence, la entuziasmo foje superas la prudenton en ni kaj igas nin konduti iom, nu, neserioze. Sed ne pri tio mi volas paroli.

Mi opinias, ke por multaj el ni Esperanto ne estas same serioza kaj tial respektinda kiom aliaj lingvoj.

Unue, laŭ mia impreso multaj esperantistoj hontas pro Esperanto. Ĉu vi diras ke vi ne hontas, eĉ fiere diras al ĉiu ke vi parolas Esperanton? Ĉu ekzemple kiam vi aspiras novan postenon vi deklaras Esperanton inter viaj kapabloj, kvankam via dungonto verŝajne ne interesiĝas pri tio? Se vi scius alian malgrandan lingvon, vi kredeble listigus tion inter viaj kapabloj.

Ĉu ankaŭ Esperanton? Aŭ ĉu ĝi ŝajnas al vi ne menciinda, ĉar ne sufiĉe serioza?

Aŭ kiam vi estas eksterlande kaj ne parolas la lokan lingvon, ĉu vi demandas ekzemple hotelan akceptiston ĉu li parolas Esperanton? Aŭ ĉu vi demandas nur pri aliaj lingvoj, eble via denaska, aŭ iu tiel nomata granda lingvo? Jes, la ŝanco, ke tiu hotela akceptisto parolas Esperanton, ne estas granda. Sed se vi ne demandas la ŝanco paroli kun ŝi aŭ li Esperanton estas nula (escepte se vi portas verdan stelon – unu). Kaj demandi ja ne kostas, ĉu? Vi estas la kliento. Tial mi provoke diris, ke vi hontas.

Kaj se vi, eĉ nur iomete hontas, kial do? Ĉu ĉar Esperanto estas facila, kaj vi do eble malpli laboris por lerni ĝin ol aliaj laboris por lerni la araban, la ĉinan, la anglan, la francan, la hispanan? Tio ne estas hontinda; vi ja montris inteligenton studante ion facilan. Mi suspektas ke Esperanto estas por vi io neserioza, kaj ke tial vi hontas.

Neseriozismo ne estas la sola ebla klarigo pri tia honto. En ĉi tiuj ekzemploj vi ja rilatas al neesperantistoj, al homoj, kiuj ne nur ne parolas Esperanton sed eble malmulton scias pri ĝi. Tial ne ĉiam estas facile konfesi antaŭ tiaj homoj – fakta plimulto – sian esperantistecon.

Tiurilate Esperanto similas al malgrandaj religioj, kaj kelkaj religioj, eĉ grandiĝintaj, deklaras pekego ke oni malkonfesu sian anecon en tiu religio. Ĉi tion Esperanto ne povas kaj ne volas fari. Aliflanke la plej granda ebla puno por konfesi sian esperantistecon ne estas grava: Degna rideto, iom da malrespekto.

Kaj povas okazi ke oni maltrafas ŝancon, ne uzante Esperanton pro neseriozismo. Dum la Universala Kongreso en Braziljo en 1981 iu eŭropa kongresano volis aĉeti sandviĉon. La servistoj en la kongresejo ne komprenis Esperanton, tamen la portugala vorto por “sandviĉo” estas sanduíche [sandŭiŝe], do ĉiu brazilano komprenas, kio estas “sandviĉo”. La kongresano preferis – miaopinie pro neseriozismo – uzi ne Esperanton, sed la anglan, petis pri “sendŭiĉ” kaj ricevis – bieron, en la portugala cerveja [serveĵa].

Anstataŭ kompreni ke Esperanto povas utili eĉ en kontakto kun ne-esperantistoj la kongresano laŭte plendis pri la nekompreno de la angla. Nu, tio okazis nur unu jaron post la manifesto de Raŭmo.

Tamen bone, kial zorgi pri ne-esperantistoj. Estas ja klare ke Esperanto ĝenas ilin ĉar ili ne parolas ĝin. Do ni ne ĝenu ilin, kaj tio ne nepre estas signo de neseriozismo. Sed inter ni, ĉu Esperanto estas por ni vere seriozaĵo?

Por multaj el ni personaj kontaktoj en Esperanto okazas precipe en Esperanto-klubo. Tio estas nek malbona nek malserioza, sed ĝi portas certan danĝeron: En unulingvaj regionoj oni ne dependas de Esperanto, oni ĉiam havas la lokan lingvon kiel rifuĝon, kiam mankas vorto. Kaj vortoj ja foje mankas, aŭ al la parolanto aŭ al la aŭskultanto.

Se Esperanto estas por vi seriozaĵo, ankaŭ la Esperanto-klubo estu seriozaĵo. Tio estas la senco de la tabuigo de krokodilado, almenaŭ dum difinitaj partoj de la kluba programo, ekzemple prelegoj. Tie oni kondutu kvazaŭ Esperanto estus la sola komuna lingvo. Ne forgesu ke tiel ja estus en internacia kongreso. Se vi uzas la lokan lingvon por eviti malfacilaĵojn, Esperanto ne estas seriozaĵo por vi. Anstataŭ rifuĝi al alia lingvo, do traduki, oni povas priskribi, difini. Se vi parolas pri iu flava floro kaj ne scias ĝian esperantan nomon – aŭ via kunparolanto ne komprenas ĝin – estas perfekte sufiĉe diri simple “flava floro”. Eĉ por multaj kiuj scias la precizan vorton ĝi ja tamen estas nur “iu flava floro”, kiun ili neniam vidis.

Sed solvi malfacilaĵon per krokodilado estas signo de neseriozismo.

Kiu traktas la krokodil-tabuon kiel neseriozaĵon, maltrafas la ŝancon praktiki por vere internacia medio. Kiam neseriozismo forte enradikiĝas ĝi emas aperi en situacioj, kie ĝi tre malutilas.

Mi memoras internacian kunvenon kun fakaj prelegoj en Esperanto. Unu preleganto timis ke la publiko eble ne komprenas ĉiujn liajn fakajn terminojn. Li do tradukis la plej gravajn – al sia gepatra lingvo, kvazaŭ en loka Esperanto-klubo, forgesante aŭ ignorante, ke li estas en alilingva lando, antaŭ internacia publiko, el kiu nur malgranda parto komprenas lian lingvon. Ĉu tio povus okazi se Esperanto estus por li same serioza kiom aliaj lingvoj? Mi opinias ke ne.

Alian simptomon de neseriozismo mi rimarkis en la uzado de nombroj. Kelkaj eŭropaj lingvoj uzas por vicmontraj nombroj ne eŭrop-arabajn, sed romiajn ciferojn kaj skribas ekzemple IV anstataŭ “4a” kaj MDCCCLXXXVII anstataŭ “1887a”. Transprenante tion al Esperanto oni ja montras sian klerecon, sed malfaciligas la lingvon, ĉar oni postulas la scion de du nombrosistemoj anstataŭ unu. Oni esprimas ke Esperanto devas subordiĝi al la reguloj de la propra lingvo – klara signo de neseriozismo.

La ĝisnunaj ekzemploj estis anekdotaj, do ne vere pruvas ion. Ni rigardu
ekzemplon kun fidindaj statistikaj datenoj: Vikipedion.

Por multaj inter ni estas granda sukceso ke Esperanto havas propran vikipedion kun pli ol 200.000 artikoloj. Ankaŭ mi tiel opinias, sed ĉu ni serioze traktas ĉi tiun sukceson? Pri la evoluo de la diverslingvaj vikipedioj ekzistas statistiko.

Tabelo 1

La statistiko pri februaro 2016 taksas ke Esperanto havas unu milionon da parolantoj, same kiel ekzemple la estona lingvo. Inter la lingvoj kun pli ol cent mil parolantoj ĝi tiam havis la duan plej altan proporcion de kontribuantoj, do de aŭtoroj, nome 105/miliono; la unuan lokon havis la hebrea kun 146/miliono. Iom malbone estas ke pli ol duono de la kontribuoj (58%) estis faritaj de robotoj, do aŭtomate, sed estis simile en la sveda (53%).

Tabelo 2

Sed se ni komparas la uzadon de la vikipedia materialo ni vidas, ke ĉiuhore nur 1.729 artikoloj estis legataj; tio signifas ke ĉiu Esperanto-parolanto legas vikipedian artikolon nur unufoje monate. Kompare ĉiu parolanto de la estona lingvo legas vikipedian artikolon pli ol unufoje semajne, ĉiujn ses tagojn, parolantoj de la germana ĉiun naŭan tagon kaj parolantoj de la angla lingvo almenaŭ ĉiujn dek unu tagojn.

Tabelo 3

Eble tio ŝajnas al vi ne malbona, ke esperantistoj legas almenaŭ kvarone tiom da vikipediaj artikoloj kiom estonoj. Sed en la angla vikipedio ĉiu artikolo estas legata mezume unufoje ĉiun tagon, en la germana ĉiun duan tagon, en la estona ĉiujn 20 tagojn. En la esperanta estas 130 tagoj! Tio signifas ke malmultaj homoj, la kontribuantoj, traktas Esperanton tre serioze; ĉiu kontribuis mezume pli ol du mil artikolojn. Sed multaj homoj, la eblaj uzantoj de Vikipedio, traktas ĝin neserioze; kiam ili serĉas informon ili serĉas nur en la vikipedio de sia gepatra aŭ de iu granda lingvo.

Mi ne nepre proponas ĉiam serĉi unue en la esperanta vikipedio. Estas vere ke kelkaj aliaj vikipedioj havas pli altan kvaliton. Sed kiam esperantisto konsultas artikolon en alia vikipedio kaj vidas ke pri la temo ekzistas ankaŭ artikolo en Esperanto, kial ne kompari ilin? Tio estas ŝanco havi plian opinion pri la temo, ŝanco kiun aliaj homoj ne havas. Se Esperanto estas por ni seriozaĵo, ni profitu de ĝia vikipedio!

Kiu regule legas en la esperanta vikipedio, grandigas ne nur sian ĝeneralan scion, sed ankaŭ sian vortotrezoron. Sed, ĉu tio necesas? Esperanto ja estas facila lingvo, do ĉu ne sufiĉu la vortoj en la unua lernolibro? Aŭ ĉu tia sinteno estas neseriozisma?

Ĉar la mondo evoluas, ankaŭ la lingvoj parolantaj pri la mondo devas evolui. Kaj kiam ni renkontas ion, pri kio ni neniam parolis aŭ aŭdis, tio ja estas okazo pligrandigi sian vortotrezoron. Ni ne forgesu ke trezoro estas, laŭ vortaro, “amaso da … multekostaĵoj, rezerve tenataj”; tiel ni pensu ankaŭ pri nia vortotrezoro: Ĝi estas valora, ĉar ĝi pligrandigas niajn eblojn reagi al situacioj, sed ĝi estas ankaŭ multekosta, ĉar necesas laboro por akiri ĝin.

Ekzemplo, kiun mi konas, igas min suspekti ke homoj emas eviti tiun laboron por pligrandigi sian vortotrezoron en Esperanto, male al la gepatra lingvo. Tiu ekzemplo estas mi. Mi supozas, ke la kaŭzo estas neseriozismo.

Mi konstatis, ke kiam en PIV mi vidas unu el la simboloj kaj mi ĉesas legi, mense dirante “ha, estas nur planto/besto”. Do mi faris eksperimenton kaj listigis la esperantajn nomojn de floroj, kiujn mi scias.

Estis nur ok. Kaj pri du mi ne estis certa. Do en 40 jaroj mi bezonis mezume kvin jarojn por lerni la nomon de unu floro.

Inter miaj ok floroj ne estis iu flava floro, kiun mi printempe tre ofte vidas. Ĝi nomiĝas leontodo, laŭ NPIV komunlingve ankaŭ buterfloro. Eble ĉi-foje mi sukcesos enmemorigi la nomon, pligrandigante mian floraron al naŭ, kaj iomete malgrandigante mian neseriozismon.

Kiel lastan ekzemplon de neseriozismo mi volas priparoli falsajn amikojn, sed apartan specon. Kutime oni nomas falsa amiko vorton forme similan al alilingva vorto, kiu tamen havas malsaman signifon. Oni uzas falsajn amikojn kutime pro eraro, ne pro malrespekto al la lingvo. Tian uzadon mi ne nomus neseriozismo.

Sed mi konstatis, ke falsaj amikoj ekzistas ankaŭ en la gramatiko, kaj tie estas pli persistemaj ol en la leksiko. Ekzemple la vorto “situi” estas ofte uzata pasive (estas situata*), kvankam ĝi ne havas pasivon. En Vikipedio ade aperas tiaj ekzemploj, kvankam iu administranto de tempo al tempo korektas ilin; en aprilo 2016 estis 11 okazoj. Kaj estas ofte la samaj aŭtoroj kiuj ripete faras tiun eraron.

Alia ekzemplo estas la uzado de alilingvaj propraj nomoj. Ili en Esperanto funkcias nur kiel substantivoj, tamen multaj uzas ilin kiel adjektivoj, skribante ekzemple “Staten insulo*” anstataŭ Staten-insulo, aŭ “Canuto Fondaĵo*” anstataŭ Fondaĵo Canuto.

Kiu uzas leksikan falsan amikon kutime volonte akceptas korektadon. Male, uzantoj de gramatikaj falsaj amikoj ofte rifuzas eĉ konsideri, ke ili eble eraras kaj malfaciligas la lingvon. Ŝajne ekzistas speco de gramatika ŝovinismo, laŭ kiu la gramatiko de Esperanto devas sekvi la regulojn de la propralingva – ĝi ja ne estas sufiĉe serioza por havi proprajn regulojn.

Mi opinias ke la ĵusaj ekzemploj montras aŭ sugestas, ke la fenomeno “neseriozismo” ekzistas.

Sed ĉu neseriozismo estas malbona, ĉu ĝi malutilas? Imageblas almenaŭ tri eblaj malutiloj.

Unue, ne-esperantistoj povus rimarki, ke por iuj esperantistoj Esperanto estas neseriozaĵo. Tiel ili povus ricevi eraran impreson pri Esperanto. Sed estas tiom da ne-esperantistoj ke ili ja povas mem zorgi pri siaj impresoj.

Due, neseriozismo povus esti malutila al Esperanto kaj ĝia reputacio. Sed Esperanto travivis multe pli gravajn problemojn, do eble ni ne tro zorgu pri tiu aspekto.

Trie, neseriozismo povus malutili al ni mem. Ekzemple ĝi malhelpas al ni plene profiti de Esperanto, ĉar en iuj situacioj ni ne uzas ĝin. Plie, ĝi malpliigas la emocian kontentecon, kiun ni ĉerpas el la uzo de Esperanto. Kaj fine ĝi povas redukti la agnoskon, kiun ni ricevas. Se unu el tiuj punktoj veras, ni povus esti (eĉ) pli feliĉaj, rezignante pri neseriozismo.

Mi do invitas vin provi la aferon: Traktu Esperanton same serioze kiom aliajn lingvojn, kaj sentu ke vi okupiĝas pri io serioza, utila kaj plezuriga!

Reinhard Fössmeier

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/foessmeier

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Esperanto – ĉu serioze?

  1. AlKo diras:

    Tio estas aŭtomata informo de WordPress.

  2. Eugen Fabian diras:

    Your comment is awaiting moderation. -Kion tio signifas, kara esperantisto?

  3. Eugen Fabian diras:

    Laŭ mi ĉi tiuj faktoj okazas ĉar, por iuj, Esperanto estas pli idealo ol lingvo. Ili uzas ĝin nur kiam estas nepre necese. Ili eĉ ne pensas ke oni ne povas regi lingvon kiun oni ne uzas. Jen kion diris Kabe ĉikoncerne: “La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaŭ ĉio ili ne scias sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur ŝipo sur Ĝeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante. Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. Ĉiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. Kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!.. kion kvitancis la kongreso per granda aplaŭdo”.

  4. Mikaelo Povorin diras:

    Mi opinias, ke la prelego de estimata doktoro Fössmeier estas tro subjektiva. Li ja mem konfesas en iu loko de la prelego: “Mi supozas, ke la kaŭzo estas neseriozismo.” Laŭ mi tre grava vorto ĉi tie estas “supozas”. Krome, aliloke li uzas la vorton “hipotezo”. Li nur supozas ĉion diritan! Se anstataŭ la vorto “neseriozismo” li uzus la vorton “amatoreco”, aŭ “neprofesieco”, aŭ “nekompetenteco (nesufiĉa kompetenteco)”, mi tute konsentus.
    Oni evitas malfacilaĵojn, kiam oni ne scias necesajn esperantajn terminojn kaj anstataŭas ilin per nacilingvaj vortoj nur pro tio, ke oni ne povas fari pli bone. Ĉu vere estus preferinde, se parolanto en kluba kunveno dum dudek sekundoj klarigadus, ke temas pri “floro, kiu komence estas flava, poste blankiĝas, kaj ĝiaj semoj disflugas pro vento kiel etaj paraŝutoj” anstataŭ tutsimple uzi la nacian vorton, kiun komprenas ĉiuj ĉeestantaj samnacianoj? Kaj se li elspezus dudek sekundojn ĉiam, kiam li ne scias la esperantan vorton? Mi dubas, ke estus bone. Cetere, eble iu, aŭdante la nacian vorton, tuj rememorus la vorton “leontodo” kaj dirus ĝin al la parolanto. Kaj en ĉiu duba okazo plej verŝajne troviĝos inter la ĉeestantoj iu sciulo, kiu sufloros la necesan vorton, eĉ se la objekto jam estas priskribita dum dudek sekundoj…
    Alia okazo, kiun priskribis doktoro Fössmeier, pli malfacila: preleganto, kiu ne scias esperantajn terminojn kaj uzas sialingvajn vortojn, forgesante aŭ ignorante, ke lian lingvon elble neniu ĉi tie posedas. Jes, li agas malbone. Sed estu iom indulgema kaj realisma! Kion pli bonan li estus povinta fari, se li nesufiĉe bone prepariĝis al la prelego kaj nun devas iel elturniĝi? Nur pli bone prepariĝi al la prelego, trovi kaj lerni la terminojn, sed estas jam malfrue…
    La konduto de tiuj du parolantoj ne pruvas ian “neseriozismon” rilate al Esperanto. Ĝi pruvas nur ilian lingvan nekompetentecon, aŭ ilian ĝeneralan fuŝemon; aŭ tempomankon; aŭ tion, ke la paroladoj estis ne planitaj, sed improvizaj; aŭ…
    Pri Vikipedio. Estimata doktoro Fössmeier ignoras la fakton, ke legi la samon en kelkaj diverslingvaj artikoloj postulas ja tempon! Oni povas fari tion, nur se oni strebas kompari diversajn fontojn de samtema informo kaj eltrovi la veron. Sed ofte la situacio estas pli banala: oni tutsimple ne scias (aŭ preskaŭ ne scias), pri kio temas, kaj oni scivoleme konsultas Vikipedion. Plie: gravas, kiom bone la homo scias fremdajn lingvojn. Gravas ankaŭ, en kia stato la leganto de Vikipedio estas nun. Se li nur volas rapide pli-malpli ekscii ion, plej facilas serĉi en la gepatra lingvo. Se li bone scias iun fremdan “grandan lingvon” kaj se li nun estas ne tro laca por legi en ĝi tre detalan artikolon, li povas serĉi nur en tiu lingvo kaj per tio kontentiĝi. En la esperanta parto de Vikipeio, bedaŭrinde, li plej verŝajne trovos plej malmulte da informoj aŭ tute nenion.
    Kiam esperantisto, serĉante laboron, ne mencias, ke li scias Esperanton, la kaŭzo povas esti ne “neseriozismo”, sed singardemo. Multaj dungontoj ion scias pri Esperanto kaj foje, bedaŭrinde, havas negativan opinion pri ĝi. La esperantisto ne scias, kian opinion ili havas. Ĉu do li pligrandigu la riskon ricevi postenrifuzon, emfazante, ke li estas esperantisto?
    Pri tiuj, kiuj obstine diras “Staten insulo” anstataŭ “Staten-insulo” aŭ “Canuto Fondaĵo” anstataŭ “Fondaĵo Canuto”. Jes, kiam oni erare uzas iun vorton, ĉar ĝi estas falsa amiko, estas facile pruvi, ke oni eraras: sufiĉas atente legi vortaron. Sed pruvi, ke iuj el la supre menciitaj propraj nomoj estas evitindaj, pli malfacilas. Ne ĉiuj bone scias lingvajn rekomendojn tiurilate. Kaj rekomendoj estas iom diversaj: povus ja esti ankaŭ “insulo Staten” kaj “Canuto-Fondaĵo” – jam tria varianto! Esperanto reale havas ne 16 regulojn, sed multe pli, tio estas fakto! Ne ĉiuj havas sufiĉan lingvan senton kaj paciencon por pripensi ankaŭ tiajn nuancojn, eĉ se ili estas tre kleraj kaj seriozaj homoj.
    La prelego de estimata doktoro Fössmeier denove kaj denove pruvas la bedaŭrindan fakton, ke Esperanto estas minoritata lingvo, nesufiĉe uzata en la mondo, kaj ke ĝin vere perfekte posedas nur tre malmultaj… Ne indas elpensi novajn hipotezojn kiel “neseriozismo”, kiam temas pri aferoj, klarigeblaj sen tio.

  5. Fritz Hilpert diras:

    Ein hervorragender Vortrag – deer noch öfters gehalten werden muss!

  6. Mi opinias ke, Lingvo Internacia kiel Esperanto, kreita pere de multaj malfacilaghoj, sufero de ghia aûtoro, nia kara D-ro Zamenhof, devas esti uzata kun respecto kaj sincero dum interparolo aû parolado de tiuj veraj esperantistoj, Saluton el Elma do Nascimento, RJ, Brazilo

  7. Jens Stengaard Larsen diras:

    Por preni Esperanton serioze, necesas preni la homan lingvon serioze ĝenerale — kaj preni la homan lingvon serioze estas ekstreme malfacile niatempe. Nome, ni devas kutimiĝi al la fakto ke Esperanto estas multe pli sukcesa ol lingvistiko.

    Normale scienco havas aŭtoritaton, sed kian aŭtoritaton havas lingvistiko? Ekzistas neniu elementa lingvistika nocio pri kiu konsentas 90% de la lingvistoj. Kontraste, Esperanto estas la lingvo elektita de almenaŭ 99% de la homoj kiuj volas neŭtralan internacian lingvon. En lingvistiko estas kvazaŭ Volapuko ankoraŭ estus grava, Interlingua kaj Esperanto pli-malpli samrangus, ĉiun duan jaron venus nova Ido kaj postulus atenton, Occidental ankoraŭ havus konsiderindan komunumon kaj Toki Pona pretendas esti pli ol ludo.

    En lingvaj demandoj, do, ŝajnas ke malseriozismo estas pli sukcesa ol seriozismo. Do, kial peni?

Respondi