D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, forpasis la 20an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato, kie li daŭre prelegis ĝis 2007.
Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, kiu en 1991 unuiĝis kun Germana Esperanto-Asocio. Kiel sekretario li ankaŭ redaktis la revuon der esperantist. De 1974 li estis estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon Informilo por Interlingvistoj li redaktis ekde 1992. De 1992 ĝis 2013 li kompilis (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la usona Modern Language Association.
Unu el la iniciatoj de Blanke estas la Esperantologiaj Konferencoj, okazantaj en ĉiu UK ekde 1978. Li organizis ĉ. 20 el ili kaj redaktis la aktojn de pluraj. En 1991 Blanke kunfondis Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por Internacia Lingvo; GIL). Li estis ĝia prezidanto ĝis 2011 kaj redaktis ĝian bultenon kaj la aktojn de multaj GIL-konferencoj.
Blanke prelegis en multaj Esperanto-renkontiĝoj, lingvistikaj konferencoj k. a. aranĝoj en multaj landoj. Li estis ege fekunda aŭtoro kaj redaktoro: la bibliografio de liaj publikaĵoj ampleksas pli ol 1200 unuojn. Kun sia edzino Wera li laboris i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia Esperanto-Centro de UEA en 1987. Pro meritoj en la terminologia kampo ambaŭ estis premiitaj de Infoterm per la Eugen-Wüster-Medalo en 2006. Pro sia interlingvistika agado Blanke ricevis ankaŭ la estonan premion Academicus Paul Ariste.
Detlev Blanke estis komitatano de UEA 1978-1998 kaj membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj, i.a. kiel juĝanto pri eseoj por la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1980. Li estis ankaŭ membro de LKK de la 84a UK en Berlino en 1999. En 2011 li estis elektita Honora Membro de UEA.
Mi vere bedaŭras la forpason de Detlev, pri kiu mi legis kun maltranviliĝo. Ni korespondis iom pri lingvoj, sed Detlev interesiĝis ankaŭ pri mondaj aferoj, kaj de li mi povis iom kompreni retrospektive la perspektivojn el la alia flanko de la Fera Kurteno dum la Malvarma Milito. Dum la lasta jardeko li konstante interesiĝis pri la plej novaj eltrovoj pri la teroristaj atakoj de la 11a de septembro, 2001, kaj ĉijare li skribis al mi, “Iam oni malkovros la veron pri 9/11.” En sia lasta komuniko al mi li donis ligon al tiu afero en la angla kaj germana (http://www.berlin.freidenker.org/?p=1734). Tiu afero, kaj multaj aliaj, ne estis finsolvitaj; por tio li mortis tro frue. Miajn kondolencojn kaj bondezirojn al Wera.