Senpaga bitlibro “Don Quijote”

Don QuijoteLa 1an de julio 2016 en Herrera del Duque en la kadro de la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, estis prezentita la kulmino de longdaŭra kolektiva laboro de Hispana Esperanto-Federacio (HEF): la bita eldono de La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha – la senmorta verko de Miguel de Cervantes en Esperanto.

La teksto estas tiu de la kompleta Esperanta traduko verkita de la renoma Fernando de Diego kaj eldonita en Zaragozo en 1977 fare de la hispana Fondumo Esperanto. Ĝi estas nun je la dispono de ĉiuj parolantoj de la internacia lingvo, libere kaj senpage, en formato epub, en la Bitoteko, la bita biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio. Oni povas trovi la ligilojn al la verko kaj pliajn informojn pri la projekto en la retadreso http://esperanto.es/quijote

La adreso por elŝuti.

La eldono estis sekvo de projekto, komenciĝinta antaŭ kelkaj jaroj, fare de ampleksa skipo sub la gvido de HEF, kaj finita en tiu ĉi jaro 2016, kiam estas kunmemorata en Hispanio la 400a datreveno de la morto de Miguel de Cervantes. HEF atingis, ke la projekto aperu kiel parto de la oficiala programo de la Ŝtata Komisiono kreita por tiu kunmemoro.

La libro ankaŭ elŝuteblas el la Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, la plej grava hispana institucio zorganta pri la hispanlingva literaturo en elektronika formato, kun kiu HEF interkonsentis pri la samtempa disponigado al la ĝenerala publiko. La adreso en tiu ĉi retejo estas http://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha/.

HEF ankaŭ produktis kartojn kun konekto USB, enhavantajn la dosieron de la libro. La unuajn ni donacis al la urbestro kaj magistratanoj de la urbo Herrera del Duque, en tiu publika prezentado dum la Kongreso.
Ĝi estas akirebla en la Libroservo de UEA.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/bitlibro

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Senpaga bitlibro “Don Quijote”

  1. Cindy McKee diras:

    Dankon!!!!

  2. Iu el Manĉo diras:

    Prezento de la bita eldono de Donkiĥoto
    https://www.youtube.com/watch?v=Vmb-quPgYa0

  3. dennis keefe diras:

    Mi legis de la komenco ĝis la fino la originan eldonon de la esperanta versio de Don Kiĥoto kiam mi loĝis kaj laboris en Madrido. La biblioteko de la Liceo de Esperanto en a strato Atocha pruntedonis al mi multe da libroj, kaj tiamaniere mi pliprofundigis miajn sciojn de nia lingvo. Nun, 35 jarojn poste, mi relegas la libron de Cervantes, sed ĉi foje en la relative antikva hispana lingvo de antaŭ 400 jaroj. Kun espero mi volas ankoraŭ trian fojon legi tiun belan klasikan verkon, sed ĉi foje kune kun aliaj Esperantistoj, en kurso, en Hispanio, en Esperanto aŭ en la hispana aŭ en ambaŭ, kaj ĉio eblas ĉar nun ni havas tiun elektronikan version. Estas bone legi esperantajn librojn, sed estas duoble bone kiam ni povas partopreni la saman legadon, interdiskutante kun aliaj homoj, aliaj kursanoj. Ni lernas multe pri ni mem ĉar ekzistas bela literaturo, kaj ni pli profunde lernas kiam ni povas interŝanĝi ideojn pri la legado kun similideanoj kaj eĉ kontraŭideanoj. Gratulon al la hispanoj por tiu bela agado, tiam kaj nun.

Respondi