Dia Liturgio

Johano la Orbuŝa. Dia liturgio / Tradukis el la rusa Taŭriono Smykov k. a. Moskvo: Kniga po Trebovaniju, 2015. 56 p.

Dia LiturgioEn la kristana historio ekzistas tekstoj, kiuj estas de ĉiuj nepre meditendaj kaj pripensindaj Inter ili troviĝas tiu liturgia teksto atribuita al Johano Krizostomo. Ĝi apartenas al la tuta Eklezio kaj ne nur al unu branĉo de kristanismo, same kiel Johano Krizostomo apartenas al la historio de la tuta kristanaro, kiel ĉiuj ekleziaj Patroj, kiuj nutris la Eklezion. Eĉ por kristanoj kiuj ne uzas ĝin, tiu liturgio multon diras pri la kristana kredo kaj fido. Tiel, ĝiaj tradukoj prefere estu kunaj, almenaŭ por la komunaj partoj.

Rilate al tiu eldono por uzo en ortodoksa Diservo, mi kun plezuro konstatis ke en la listo de la kontribuintoj aperas nomoj de ne-ortodoksaj kristanoj, supozeble almenaŭ kontrolintoj.

Kiam mi ricevis ĉi tiun libreton, mi tuj pensis: sed jam ekzistas tiu teksto en Esperanto, nome kiel parto de la kant- kaj Diservo-libro Adoru, eldonita en 2001 en traduko de Serhij Prudko. Mia unua impreso estis, ke la tradukistoj ne konis tiun tekston, sed aperis ke tute ne. Eĉ ili faris la samon kiel mi, komparante la tekstojn de tiu alia traduko kun la franca kaj (kion mi ne povis fari pro lingva nescio) kun la slavona kaj greka tekstoj.

Mi konstatis, ke troveblas diferencoj en la elekto de vortoj, en partoj kiuj mankas, kaj kompreneble ankaŭ kelkaj specifaj diferencoj, ĉar la teksto de Prudko venas el pastro de eklezio kun orienta liturgio kaj kun ligo al Romo. Kiam mi rigardis al la franclingva ortodoksa teksto, mi rimarkis ke ĝi tre similas al la nuna Esperanta versio.

La unua tuj aperanta elemento estas la surpriza por mi traduko de la nomo de la eklezia Patro: Johano la Orbuŝa. En Adoru kaj en la franclingva uzo estas simpla redono de la greka nomo: Krizostomo. Mi ne scias, kio estas la uzo en la rusa lingvo aŭ en aliaj lingvoj de landoj kun ortodoksa plimulto.

Alia greka esprimo, kiu ne estis tradukita en Adoru, sed estas tradukita en la Moskva: Kyrie Eleison, Sinjoro Kompatu. La franca versio proponas ambaŭ, same kiel en alikonfesiaj franclingvaj liturgiaj tekstoj.

Krom la sekvantaj rimarkoj, ambaŭ Esperantaj tekstoj ege similas, indiko de serioza kaj detala laboro.

Aperas, ke pluraj mallaŭtaj diraĵoj ne estis menciitaj en Adoru, kiu komenciĝas post mallonga prepara preĝo per la granda litanio. Tiu aperas en la Moskva nur en la 11a paĝo (p. 16). Kompreneble en tiu litanio videblas, kiu versio estas ortodoksa kaj kiu estas Roma.

La enira preĝo antaŭ la enornatigo aperas en la franca versio nur kiel alternativo al pli mallonga teksto. Kaj ŝajne la francaj ortodoksaj pastroj havas kelkajn pliajn liturgiajn vestopartojn. Mankas en la franca la peco pri Bet-Leĥem.

En posta teksto, kie la Moskva versio mencias preĝon por la ortodoksaj loĝantoj de la lando, la franca teksto mencias ĝian tutan popolon. Ŝajne la rusaj ortodoksoj preĝas nur por la ortodoksaj loĝantoj de la lando. Certe ĉi tie videblas la malsama kultura kompreno pri la ligo de popolo kaj religio.

La peto pri la “piaj kaj ortodoksaj kristanoj” mankas en ambaŭ aliaj versioj. La peto pri la “kristana militistaro” ne troviĝas en la franca teksto, kaj la versio de Adoru mencias simple “por la armeo”. Same kiel kun la antaŭa rimarko, oni povas subkompreni gravan kulturan kaj politikan diferencon ĉi-foje rilate al la ligo inter religio kaj milito. En Francio oni sufiĉe sin buĉis pro milito, ke preĝo estus nedeca.

Anstataŭ la “laŭsezona vetero” estas en la franca teksto “favoraj sezonoj” kaj en tiu de Prudko “frukto-dona vetero”. Interesaj diferencoj tiaj, kiajn oni povas trovi komparante Bibliajn tradukojn.

La teksto de la unua antifono estas ĉie la psalmo 103, sed la elektita teksto por la dua ne estas sama. Kial? En Adoru ne estas ripetitaj la malgranda litanio kaj la antaŭpreĝo, kvankam oni povas kompreni, ke ilin oni diru antaŭ ambaŭ antifonoj. La tria antifono estas kantata laŭ Adoru. En tiu sama versio, la Trisankta kanto estas indikita kun greka muziko same kiel la Haleluja ĉi-foje kun Kieva muziko, ankaŭ por Kyrie Eleison.

La ordo en la insista (en Adoru: plifortigita) litanio estas iomete malsama. Ĉu gravas?

La franca teksto indikas ke la litanio por mortintoj estas alia kutimo sed entenas ĝin. Krome tiu sama franca teksto indikas ke la ordono al la kateĥumenoj (mi prefere dirus katekumenoj) eliri preskaŭ ne plu estas uzata. Rezulto de evoluo? En la litanioj por la fideluloj (aŭ la kredantoj en Adoru) la ordo varias kaj ankaŭ la enhavo. La preĝo de alporto estas pli longa (kompleta?) en la nova versio.

La “spirita kaj sensanga servo” estas en Adoru “vorta kaj sensanga servo” kaj en la franca teksto “vera kaj ne sanga”. Mi ne scias, kiel tio estas en la greka, en la rusa aŭ en aliaj lingvoj, sed estus interese scii pri tiuj nuancoj. Post tio estas indikita rusa kutima aldonaĵo, kiun ankaŭ indikas kiel varianton la franca teksto.

Strange, la mallaŭta preĝo en la peta litanio troviĝas en ambaŭ aliaj versioj en la fino anstataŭ en la mezo. La traduko en la dialogo pri la varma akvo redonas ĉi tie interesan vortan ligon, kiun ne donas la traduko en Adoru: “la varmego de viaj sanktuloj” kaj “la varmego de la fido”. Estas ankaŭ diferencoj en la komunio de la klerikoj kaj ankaŭ en la komunio de la laikoj (aŭ fideluloj).

La mallaŭta preĝo en la danko mankas, kiam ĝi troviĝas en ambaŭ aliaj versioj. Inverse, ĉe la ambono, la popolo diras la 33an psalmon en tiu teksto kaj ne en la aliaj.

En la liturgio troviĝas tekstoj uzataj jam de longe de aliaj kristanoj. Ĉu estis utile verki aliajn versiojn? Estas domaĝe, ke ne estas uzata la ĝenerale akceptita versio de la Simbolo de Niceo-Konstantinopolo (Mi ne parolas pri la “filioque”). Same pri la “Patro nia”. Tiel estas risko insisti pri diferencoj en tiaj komunaj tekstoj, kiuj estas nur pro tradukoj sed ne pro komprenoj. Mi cetere agnoskas ke ne senkiale la tradukintoj konstruis novajn tradukojn. Ili eĉ en labordokumentoj klarigas kaj pravigas la tradukojn. Mi atendus ke tiuj klarigoj troviĝus en la libro, ekzemple en postparolo.

Aldoniĝas al la teksto de la Dia Liturgio kelkaj dankaj preĝoj post la komunio. Rilate al kion faras kiu, la franca teksto estas multe pli preciza, en pli da paĝoj.

Konklude, certe grava teksto por la ortodoksaj kristanoj, sed ankaŭ por la aliaj kristanoj, pro la teologia riĉeco kiun enmetis la Eklezio en la daŭro de sia ekzisto. Nepre havinda kaj konsultinda de ĉiuj seriozaj Esperanto-parolantaj kristanoj, al iu ajn konfesio tiu apartenu.

Philippe Cousson

En la Yahoo-grupo Ortodoksio estas pluraj dokumentoj, uzitaj dum la tradukado de la Dia Liturgio

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/07/recenzo-68

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi