Nova Estraro de UEA

UK-101

La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj:

Emilio Cid
Mark Fettes
Lee Jungkee
Stefan MacGill
Martin Schäffer
Maria Rosaria Spanò

Pri la oficoj la decidoj okazos poste.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №624.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nova Estraro de UEA1

  1. Karaj la elektoj 2016 ne meritas la nomon elekto – tio estis diktatureca proceduro – diskuto estis malebligita per procedura demando, kiu devigis al tuja baloto – kaj pri elekteblo oni entute ne povis paroli. Kiel komitatano A de Svislando mi formale protesas kontraú tiu maldemokrata evento. Dietrich Michael Weidmann, komitatano A de Svislando

Respondi