Alvoko por komuna informkampanjo pri Esperanto

UEALa pasintmonataj okazaĵoj montris, ke la nuna tempo tre taŭgas por informi pri Esperanto, ĉar homoj multe pli ol antaŭe interesiĝas pri lingvaj demandoj, ĉefe en la landoj de Eŭropa Unio, sed ne nur.

La skizo de la plano de UEA kaj TEJO estas helpi la informadan agadon pri Esperanto kunordigante kaj proponante rimedojn bezonatajn por tion efike fari. Por la kunordigado ni serĉas ĉefkunordiganton, kunordiganton de tradukantoj, kiel eble multajn tradukantojn, grafikumantojn, disvastigantojn, homojn, kiuj ŝatus kunlabori por tiu celo.

Skribu al briteliro@co.uea.org (laŭeble ĝis la 15a de aŭgusto 2016) indikante pri kia supra rolo vi interesiĝas, kaj vi estos invitata al laborgrupo por kunlabori por laŭeble plej taŭga utiligo de la situacio por plibonigi la konatecon kaj prestiĝon de Esperanto.

Ni planas ke la kunordigado okazos ĉefe interrete. Por tiuj, kiuj partoprenos la Universalan Kongreson en Nitro, estos specifaj programeroj dediĉitaj por paroli pri la temo kaj kunordigi niajn fortojn por bone kaj daŭripove utiligi la ŝancon, kiu malfermiĝis al ni.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №623.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi