Cyberhelp atendas tradukantojn

Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo finiĝas, sed sekvas ilin ankaŭ ĝis ilia ĉambro. Granda proporcio de junuloj spertis tiuspecan ĉikanadon.

Ĉar la gepatroj kaj instruistoj kreskis en mondo sen interreto, aŭ almenaŭ sen Facebook kaj saĝtelefonoj, ili ne ĉiam scias, kiel reagi al tiaj fenomenoj. Pro tio Edukado@Interreto kunlabore kun sep partneroj el diversaj eŭropaj landoj partoprenis en kreado de la retejo pri kiberia ĉikanado: http://cyberhelp.eu. Ĉi tiu paĝaro celas trejni ĉefe instruistojn (sed ĝi utilos ankaŭ por gepatroj kaj eĉ la lernantoj mem), por ke ili sciu, kion fari kaze de reta (kiberia) ĉikanado de iliaj lernantoj, kaj kapablu instrui ilin pri tiuj temoj.

En la retejo troviĝas bunta enhavo:

Enkonduko (Kio estas reta ĉikanado? Kialoj, motivoj. Sekvoj. Kiel mi malkovras retan ĉikanadon? Jura aspekto. Kondut-reguloj. Kie oni helpos al mi?

Instrumaterialo (ellaborita speciale por instruistoj kaj pedagogoj kaj adaptita al diversaj instrugradoj)

Instruaj videoj (en kiuj pedagogoj kaj juristoj el diversaj Eŭropaj landoj rakontas siajn opiniojn kaj spertojn pri la reta ĉikano)

Diskutejo (Interaktiva forumo en multaj lingvoj por pedagogoj kiu helpas trovi fakan konsilon kaj interŝanĝi spertojn)

La projekto daŭris de 2013 ĝis 2015 kaj estis financata de la Eŭropa Komisiono. Ekde 2015 okazas dua paŝo de tiu projekto sub la nomo “Schu hin!” (Rigardu!): la retejo estos plivastigita kaj kovros pli da temoj. La retejo estas nun disponebla en dek lingvoj, sed ankoraŭ ne en Esperanto.

Se tiu ĉi temo interesas vin kaj vi ŝatus helpi tradukadon al Esperanto, via helpo estas tre bonvena! Vi povas kontakti nin ĉe info@ikso.net kaj sinproponi por la tradukado. La retejo uzas tre facilan traduksistemon (al kelkaj eble konatan de Lernu.net aŭ lingvo.info). La Esperanto-versio jam estas je 24% tradukita, do bezonatas la ceteraj 76% da enhavo, kio estas ĉ. 35 paĝoj. Jen do bona defio, kontribui al moderna lingvo-uzo de Esperanto, pri moderna kaj tre aktuala temo! Ĉu troviĝus volontulo(j) por tiu tasko?

Matthieu Desplantes, Peter Baláž

Ĉi tiu listo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/07/cyberhelp

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi