BET-52: La Ondo festis sian 25-jariĝon

BET-52

De maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio).

La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala programo de la 52a BET, la eldonanto (Halina Gorecka) kaj la redaktoro (Aleksander Korĵenkov) de “La Ondo de Esperanto” aranĝis etan akcepton okaze de la 25-jara datreveno de la (re)fondo de ĉi tiu gazeto. Aleksander Korĵenkov skize prezentis la ĉefajn momentojn el la historio de “La Ondo”.

BET-52

Post la tosto okaze de la jubileo de “La Ondo”, kelkaj el la ĉeestantaj redakcianoj, perantoj kaj kunlaborantoj de “La Ondo” retostis por la jubileantaj “ondistoj”. Poste la ĉeestantoj babilis kaj ĝuis la proponitajn drinkaĵojn kaj manĝaĵetojn.
La ĉefa temo de la babilado, kiu daŭris pli ol planite pro la subitaj pluvo kaj fulmotondro, estis la estonteco de “La Ondo”, kiu ekde la sekva jaro ne plu aperos papere, sed nur elektronike, en la formoj “pdf” kaj “epub”.

BET-52

Kiam la pluvo ĉesis, kaj la kunfestintoj estis disirontaj aperis bela ĉielarko, kiun oni kredis bona signo por la estonteco de “La Ondo de Esperanto”.

BET-52

La red.

Fotoj de Ilona Koutny (la supra) kaj de Halina Gorecka (la ceteraj)

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to BET-52: La Ondo festis sian 25-jariĝon

  1. Grigorij Arosev diras:

    Plej sincerajn gratulojn al Aleksander kaj Halina. Iĝinte mem eldonanto kaj ĉefredaktoro de papera revuo, mi nun ege bone komprenas kiom peza estas via laboro, kaj kiom bone vi ĉion faras. Refoje gratulojn kaj fartu bone kaj sane. Verŝajne al la sukceso de LOdE kontribuas tio, ke nek Aleksander nek Halina sentas sin kongrua.

    (La situacio ĉirkaŭ la “komuniko” de s-ro Silfer estas elstare amuza.)

  2. Bronislav Chupin diras:

    Mi gratulas okaze de la jubileo kaj deziras pluajn sukcesojn por multaj jaroj. La enhavo de chiu numero estas universala kiel universo.

  3. Russ Williams diras:

    Gratulon pro la jubileo, kvankam por mi estas malgaje, ke la papera versio malaperos!

    Mi ĝuas la tradician plezuron de papera legado de periodaĵo aŭ libro, sed verŝajne mi estas en malkreskanta grupo de tiaj legantoj… :/

  4. Giorgio Silfer diras:

    Respondo en HeKo, samloke.

  5. AlKo diras:

    La menciita komentario en HeKo atribuas al mi vortojn, kiujn mi certe neniam uzis; ekzemple, la esprimo “mi ne sentus min kongrua” ne povus esti dirita de mi, ĉar neniam mi parolas tiel strange kaj mi ne komprenas ĉu kaj kiel oni sentas sin kongrua.

    Krome, la datreveno de “La Ondo de Esperanto” estas la 23a de majo (vidu en LOdE, 2016, №6, en la subo de la centra kolumno de la 4a paĝo), kaj ekzakte tiudate okazis eta festo en Kaliningrado, kaj la pasintsemajna redakcia akcepto en Birštronas okazis ses semajnojn post la datrevena tago.

    HeKo (la aŭtoro forgesis skribi sian nomon) atribuis al mi ankaŭ jenajn vortojn: “ni planas pli interaktivajn retpaĝojn”. Certe mi ne diris tion, ĉar reale ni planas aldoni al la elktronika versio laŭ la normo “pdf” (kiu aperas ekde 2007), tiun laŭ la normo “ePub”, sed neniuj interaktivajn paĝojn ni planas.

    Ankaŭ la vortojn “Unue estus demando pri libero” mi neniam diris; tia esprimo, same kiel la du supre ciitaj, estas tute ekster mia kutima stilo.

    Pri la kaŭzoj de la ĉeso de la paperforma gazeto kaj pri la redakciaj planoj ni baldaŭ (verŝajne, morgaŭ) sciigos en nia novaĵretejo.

    Dankon al ĉiuj gratulintoj!

    Aleksander Korĵenkov

  6. Giorgio Silfer diras:

    Interesa komentario (jam semajnon pli frue):

    http://www.esperantio.net/index.php?id=2847

  7. Ho, daŭri bv paperan eldonon.
    Nu, plibonigu paperan revuon, farante ĝin tiel kolora kiel la PDF versio.
    Dankon.
    Hilmar I S Ferreira

Respondi