Beletra Almanako, 2016, №25

Beletra AlmanakoLa enkonduka temo de la 25a Boao estas ideala biblioteko prezentata de Jesper Lykke Jacobsen tra Umberto Eco. Cetere, 25 kajeroj de Beletra Almanako estas iaspeca jubileo kaj inda kontribuo al la Esperanta biblioteko.

Proze kontribuis Grigorij Arosev, Lilia Ledon kaj Barry Friedmann. Originala poezio venas de Antonio Valén kaj Gerrit Berveling.

Per traduko de Luiza Carol aperas rakonto Falsulo de hebrelingva verkisto Yehuda Gur-Arie. Poemojn de Ĥaim Naĥman Bjalik tradukis Amir Naor, verkoj de ses kluĵaj poetoj ruman- kaj hungar-lingvaj venas en la traduko de Ionel Oneţ. Sankta Vaĉo de Hannes Sigfússon estas epokfara verko en la islanda poezio, kiun esperantigis Baldur Ragnarsson.

Teatro gastas per la dekdua sceno de Bohemiaj lumoj de Ramon del Valle-Inclán enkondukita de ĝia tradukinto Miguel Fernández.

Siajn vojaĝ-impresojn pri Japanio kaj japanoj Jorge Camacho garnis per poeziaĵoj. En alia artikolo li analizas Historion de la Esperanta literaturo (HEL) surbaze de prezento de sia propra verkado. Eseo de Carlo Minnaja Libro pri historio – historio de libro laŭforme estas konversacio, pridemandado de etulinjo al sia paĉjo, tiel oni informiĝas pri la cirkonstancoj ĉirkaŭ HEL, kiu estas en la fokuso de kelkaj kontribuoj. La libran temon daŭrigas revuo de Gerrit Berveling pri la eldonejo Fonto. Ankoraŭa reago al recenzo venas de Miguel Fernández pri La bunteco de anarkiismo en Hispanio. Li Chaoyang rakontas pri sia patro Li Shijun konata kiel Laŭlum. Nora Caragea demandate de Suso Moinhos rakontas pri sia esperantistiĝo, sia esperantista familio kaj sia traduka laboro. Detlev Blanke replikas al la recenzo pri la HEL de Suso Moinhos.

La recenza sekcio ĉi-foje ne estas ampleksa kaj entenas nur duonon da kontribuoj kompare al la antaŭa Boao. Julia Sigmond recenzas la memorlibron de Teresa Kapista Ie pri io. Jorge Camacho mallonge prezentas Aŭdiencon de Václav Havel, Suso Moinhos analizas la sinoniman vortaron de Emil Dimov. Cent hajkoj de Andreas Kück ricevas prijuĝon de Hirotaka Masaaki. Carlo Minnaja recenzas la rakonton La korto de svedo Kristian Lundberg en la traduko de Gunnar Gällmo, kaj Mao Zifu – la poemaron Indiferento de Paulo Silas.

La rubrikokomencojn ornamas fotoj de turoj kaj ĉielskrapuloj, dum la unuan kovropaĝon la pentraĵo Neleĝa turo en Tajpeo de Lu Fang.

Halina Gorecka

Ĉi tiu listo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/07/ba-25

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi