La plej fidinda

homarano

Homarano (1a eld., malmola kovrilo), foto: Paweł Fischer-Kotowski

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). – ISBN 978-6099-5087-4-0. Prezo: Libroservo de UEA € 27,00; Retbutiko de FEL € 25,76.

Aleksander Korĵenkov faris grandiozan laboron por la biografio de L.L. Zamenhof. En Homarano la faktoj estas bone dokumentitaj. Duonmilo da notoj provizas nin per referencoj kaj aldonaj klarigoj. Kelkaj malveraĵoj ade ripetataj de la esperantistoj trovas ĝustigon sur la paĝoj de la libro. La aŭtoro faris seriozan esploron kaj por la bezonoj de la biografio konsultis plurajn arkivaĵojn, tiujn jam delonge konatajn sed ankaŭ novajn. Danke al tio ni ricevas kelkajn ĝisdatigojn kaj ĝis nun nekonatajn detalojn pri la Zamenhofa vivokuro.

La titolo de la libro estas trafa, adekvata al la enhavo – la internacia lingvo estis por Zamenhof nur unu el la vivostreboj kaj tute ne la plej grava. Oni bone komprenas tion post la tralego, ĉar Korĵenkov ne limigis la rakonton al la lingvaj ambicioj, sed taŭge lokas ilin en la pli vasta perspektivo de la Zamenhofa idearo, precipe lia hilelismo/homaranismo. Laŭ la ĉapitroj la aŭtoro sekvas kaj analizas la evoluon de la opinioj kaj la ŝanĝiĝantan formon de tiu politika-filozofia-religia projekto.

Korĵenkov metas la vivohistorion de la iniciatoro de Esperanto en pli vastan soci-politikan kadron de Rusia Imperio en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, kio faciligas kompreni iujn okazaĵojn kaj flari la guston de la tempo. Tiu, bedaŭrinde, ofte odoraĉas je furioza antisemitismo, kontraŭ kiu luktas la… “varsovia kuracisto” aŭ – por alfronti la fakton – la judo Zamenhof. Iuj daŭre kaŝas aŭ maskas lian judecon, dum – kiel montras en Homarano la koncernato mem – ĝi estas kerna por la tuta rakonto, kreo de la lingvo kaj kvazaŭ-religiaj konceptoj.

En la libro forestas la kutimaj laŭdoj kaj apologioj je kiuj ofte plenplenas la tekstoj pri D-ro Esperanto. Homarano ne celas (pli) sanktigi “la Majstron” sed nur prezenti objektivajn faktojn, eĉ se tie kaj aliloke ili estas iel malfavoraj al la senmakula famo de la ĉefheroo. La leganto mem konkludu la eksterordinarecon de la Homarano.

Mi trovas ĝena nur la situon de la notoj – publikigitaj en la fino, post la ĉefa teksto anstataŭ piede de la paĝoj al kiuj ili rilatas. Tio malfaciligas konsultadon de la notoj (plejparte bibliografiaj, sed ne sole!), sed ĉar ili estas tiom multaj kaj foje longaj, mi ne povas esti certa ke ŝanĝi ilin al piednotoj faciligus la legadon.

Vivo de Zamenhof (1920) verkita de Edmond Privat kaj Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (1962) de Marjorie Boulton daŭre estas legindaj klasikaĵoj kaj Homarano (2009) forprenas neniom el ilia gloro. Tamen, danke al la novaj ebloj kaj esploroj, kun rigora obeo al la faktoj, la ĉi-lasta estas la plej fidinda. La libro ĵetas novan lumon – ne malgraŭ la paso de la tempo, sed ĝuste pro ĝi. Eĉ se oni legis jam kelkajn Zamenhofajn biografiojn, oni ne hezitu konsumi ankaŭ tiun ĉi de Aleksander Korĵenkov.

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu recenzo aperis en Parenteze, persona retejo de Paweł Fischer-Kotowski – esperantisto kaj hom-rajta aktivulo. En la blogo vi povas legi pri la lingvo kaj movado, libroj, homaj rajtoj, GLAT kaj aliaj…

Fonto: http://parenteze.net/2016/homarano/

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2016/06/zamenhof-9

Legu ankaŭ:
Recenzo de Walter Żelazny (1a eldono)
Recenzo de Jean-Luc Tortel (2a eldono)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La plej fidinda

  1. Bernardo diras:

    Ankoraŭ vorto pri la recenzo de Jean-Luc Tortel en La Ondo de Nov. 2013. Tortel i.a. skribas:

    “Kial li [Z] iris studi medicinon je pli ol mil kilometroj de sia hejmo? […] Tio estas proksimume la distanco inter Varsovio, kie staris brila universitato, kaj Moskvo.”

    Tio estas malĝusta. La medicina fakultato de la universitato de Varsovio estis unu el la plej malbonaj de tuta cara Rusio dum la studojaroj de Z. — Simple la cara administracio volis eviti, ke ĝi fariĝu centro de pola naciismo kontraŭ la rusa regado. Eĉ ne eblis akiri la universitatan gradon de “doctor medicinae”. Tial ankaŭ Z ne havis ĝin. “Doktoro Zamenhof” simple signifas “kuracisto Zamenhof” (sen la kroma postekzamena kvalifiko de “doctor” surbaze de memstara scienca esploro). Detalojn legu ĉi tie:

    http://www.ipernity.com/blog/bernardo/219067

  2. Bernardo diras:

    Bv. legi:

    “La 2an [kun -n] eld. mi ankoraŭ ne konas, sed certe aĉetos.”

    Pardonu la tajperaron.

  3. Bernardo diras:

    Jen mia recenzo pri la 1a eldono de 2009:

    http://www.ipernity.com/blog/bernardo/235608

    De Borovko al Michaux

    Rakonteti pri la nova Zamenhof-biografio “Homarano” (2009) de Aleksander Korĵenkov estas tre agrabla faro. Ĝi simple estas preskaŭ ĉiuaspekte bona kaj leginda libro kaj – mi aŭdacas la prognozon – nova klasikaĵo.

    Kiel oni povas skribi ankoraŭ ion novan kaj nepre legindan pri Zamenhof post la biografioj de Privat, Drezen, Boulton, Ziólkowska, Itô Kanzi, Krasko, Wisniewski, Centassi kaj Masson, post la esploroj de Holzhaus, Maimon, Waringhien, post la Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ) kaj la klasika Originala Verkaro (OV) de Dietterle, post multegaj enciklopediaj artikoloj kaj studoj pri unuopaj aspektoj en periodaĵoj kaj festlibroj (EBEA sole listigas pli ol 300)? Korĵenkov scias.

    Unue, lia “Homarano” estas facile legebla kaj stile eleganta. Ĝi bone tenas la balancon inter faka ĝusteco kaj popular-scienca kompreneblo. Ĝi estas atento-kapta kaj -tena kiel romano kaj ne fortimigas per (ŝajn-) scienca lingvaĵo volapukeca. Aliflanke ĝi ne dronas en obskura fabel-flako hageografia kiel Boulton, Banet-Fornalowa aŭ Centassi/Masson. Korĵenkov scias skribi. […]

    k.t.p. ĝis

    Sepe, centre – kaj provizore laste -“Homarano” ŝanĝas nian “klasikan” bildon pri Zamenhof surbaze de la “letero al Borovko”, al la pli realisma, pli persona kaj pli “vera” bildo surbaze de la “letero al Michaŭx”. […]

    Se vi ne volas aŭ povas legi dekduon da Zamenhof-biografioj, legu tiun ĉi. […]

    La 2a eld. mi ankoraŭ ne konas, sed certe aĉetos.

  4. Dieter Rooke diras:

    La “chefheroo” Zamenhof havis grandajn makulojn .

    Ekz. li silentis pri la masakro al laboristoj en Barcelono en jaro 1909. li akceptis ordenon el hispana korto. Li nomis imperiestron el saksujo ” pacamanto” ktp.

Respondi